Posts

Showing posts from June 23, 2019

Mia nova hejmo: Ŝarlot'!

Image
Antaŭ nelonge, mi (finfine kaj post multe da doloro!) transloĝiĝis al Ŝarlot' (Norda Karolino, Usono)! Ĝis nun, mi ege ŝatas loĝi ĉi tie... Tiu urbo estas bela, pura, malgranda (sed kreskante), havas bonan veteron, kaj havas energion kiel ĉion estas iom pli facila fari ĉi tie. Tiam, kiam mi loĝis en Detrojto, ĉiam mi renkontis problemojn, regulojn, aŭ malfacilaĵojn, ne gravis kion mi provis fari. Eĉ en la gimnastikejo estis tiom da signojn dirante kiujn aferojn oni povus aŭ ne povus fari ĉie en ĝi!  Ankaŭ la homoj de Detrojto ofte havis mienon, ke ili estis enuloj kaj vi estas elulo. Multe da ili kreskis tie, aŭ ne for de tie, do kompreneble ili jam konis siajn amikojn aŭ jam loĝis apud siaj familianoj. Por eluloj kiel mi, kaj sen amikoj (kiam mi alvenis tie) kaj sen familianoj, estis tre malfacile amikiĝi kun lokuloj.  Kompreneble estis iom da homoj tie, kiuj estis tre afablaj, sed oni ne facile/ofte trovas ilin. Tamen en Ŝarlot', mi ĉiam renkontas personojn eĉ surstrate,