Bonfarteco dum la Kronviruso epoko

Ĉu vi ankaŭ sentiĝas, kiel bonfarteco kaj bona dieto malaperis dum la tutmonda Kronvirusa krizo? Pluraj homoj aliĝus al vi...kaj oni ne povus kulpigi ilin! En la komenco de la afero, mi, tamen, faris interkonsenton kun mi mem, ke mi strebos daŭrigi miajn klopodojn esti sana kaj malpeziĝi malgraŭ kio ajn okazus. Unue, mi lamentis kaj tiam akceptis, ke mi ne povus uzi efektivan gimnastikejon eble delonge. Mi antaŭlonge aĉetis streĉobandojn por korpo-ekzerciĝi dum mi multe vojaĝis pro laboro. Danke, mi ankoraŭ havis ilin, kaj malgraŭ ili ne estis tiel fortaj, ili sufiĉus por fari ion dum la kvaranteno. Due, mi esploris la interreton, Instagramon, Jutubon, ktp por trovi ideojn por krei korpo-ekzercarojn. Bonŝance mi jam delonge iras al la gimnastikejo, do mi jam sciis plurajn aferojn, kiuj temas pri skribi tiajn programojn. Mia amiko, Patriĉjo, kaj mi dediĉis multe da tempo skribi ĉi tiajn programojn. Kaj ili ja funkciis! Ni sentiĝis tute elĉerpitaj post farante ilin! Aldone, mi multe