Posts

Showing posts from July 12, 2020

Rigardante la pozitivajn

Image
Dum la kronvirusa epoko, oni facile povas fali en depremitan staton... ...ĉar ŝajnas, ke ĉiam okazas ĉagrenaj aferoj, kiel interrompoj de planoj aŭ vojaĝoj. Jam delonge mi legas Tarokajn kartojn. Jam de pluraj monatoj, certe longe antaŭ kronviruso, mi ĉiutage faras legadon, kiu temas pri mia tago. Hodiaŭ mi prenis du kartojn: la unua temas pri la situacio, kiu okazos dum la tago, kiun mi devas serĉi/esti konscia. La dua temas pri kion mi devos fari por trakti tiun situacion. Mi prenis la renversitan 6 de Bastonoj kaj la renversitan Radon de Fortuno.   Simple: la legado temas pri kiam mi trovas min sentante kiel mi estas venkita kaj ne povas antaŭeniri, mi devus memori, ke la Rado daŭras turniĝi. Mi devas tenadi al ĝi kiam mi estas sur la fundo, sed dume, mi devus ĉirkaŭrigardi min por memori la bonaĵojn en mia vivo. Post longa, ĉagrena konversacio kun mia familio, kiu temis pri ŝanĝoj kaj aliaj defioj afliktante niajn planojn kuniĝi kaj festi la naskiĝtagon de mia panjo, mi konstatis,