4-julio festotago dum KOVIM-19 epoko

Ĉi-jare mi tute atendis pasigi la festotagon de 4-julio tute malsame ol mi tion faris. La tutmonda pandemio, Kronviruso, kaj la malsano KOVIM-19, tute ŝanĝis la mondon. La pandemio komenciĝis je decembro 2019, kvankam ĝi ekŝanĝis la tutan mondon je januaro 2020. Usone, la problemo tre rapide disvastiĝas ekde marto. Nun estas somero kaj homoj ne plu sekvas la konsilojn nek de la registaro nek de la ĉefoj de sano. Ili nur volas festi kaj pasigi tempon kune, ekstere sub la suno. Mi ne kulpigas ilin por voli fari tion, sed tiuj agadoj akcelas la disvastiĝon de la viruso. Oni konsilas al ĉiuj surmeti vizaĝomaskojn, ĉar ili antaŭmalhelpas la disvastiĝon de la viruso, sed pluraj homoj sentiĝas kiel surmeti ilin forprenas sian liberecon. Ho ve... Laŭ mi, oni devus simple sekvi la konsilojn de la registaro, sed ankaŭ ili ne konsentas pri la rimedoj por kontraŭbatali la viruson. La prezidanto tute ignoras la problemon kaj eĉ lastatempe diris al la lando, ke la viruso malaperos iutage...sed rea