Feliĉan Dankotagon el Usono...eĉ dum 2020!

Dum 2020, oni estas tentita nur fokusi pri la malbonaĵoj, kiuj okazis ĉi-jare. Sed, dum mi lastatempe kunparolis plurajn amikojn, ni malkovris, ke ankaŭ multaj bonaĵoj okazis 2020-e. Dankotago estas observata en pluraj landoj ĉirkaŭ la mondo, sed ne necese dum la sama tago. La unua, oficiala festo-tago en Usono okazis dank' al la iama Prezidento Abraham Lincoln en 1863. Li deklaris tagon de paco kaj aprezo pri la pluraj bonaĵoj, kiujn Dio donis al Usono. La originala tago estis deklarita okazi je la fina ĵaŭdo de novembro, sed en 1939, iama Prezidento Franklin D. Roosevelt ŝanĝis la daton de la festo-tago al la kvara ĵaŭdo de novembro. Ĉi tiu festo-tago ĉiam estis la mia ŝatata. Jam de mia infaneco, ĝi estas tago por rekuniĝi kun familio; ĝisdatigi unu la alian de niaj vivoj - aparte pro ni loĝas tre for de unu la alia nuntempe; kaj dividi multe da manĝaĵo. Ankaŭ en mia familio, malgraŭ malkonsentoj aŭ malsamaj opinioj pri diversaj temoj, ĉiuj el mia familio ĉiam sidiĝis ĉirka