Posts

Showing posts from 2020

Poemo: Ĉielarko

Image
Ĉu vi iam rimarkis, ke ĉielarko ĉiam ridetigas vin, malgraŭ ĉio alia, kiu okazas en via vivo?La magio de ĉi tiu mirinda fenomeno senĉese ensorĉas min...Pasintsemajne, ĝi multe kaj forte pluvis ĉiunokte. Eĉ kelkfoje ni perdis elektrikon dum kelkaj horoj. Mi kutime ŝatas tiajn ĉi fulmtondrojn, sed mi restas hejme kaj vivas sola, aparte dum la tutmonda kronvirusa krizo, do la ŝtormoj iomete timigis aŭ almenaŭ maltrankviligis min.Unu nokto, post kiam la ŝtormo nur komenciĝis elverŝi tunon da akvo sur ni, la pluvo haltiĝis kaj la ĉielarko, kiu estas montrita en la supra foto, ekaperis. Tiumomente mi ridetis kaj rapidis por ekpreni mian fotilon por preni kelkajn fotojn. Mi ŝatas kapti la bildon de ĉielarkoj ĉar oni ne povas fari tion ĉiutage (nu, krom se oni artefarite faras unu, sed tio ne estas la sama 😊). Mi bedaŭras, ke mi ne atendis dum iom da tempo, ĉar iomete poste la belaĵo estis eĉ pli brila. Sed, fakte ĉi tiu foto kaptas la belecon de ĝi, kaj ĝi enĝojigis min dum la ŝtorma, alifl…

Bonfarteco dum la Kronviruso epoko

Image
Ĉu vi ankaŭ sentiĝas, kiel bonfarteco kaj bona dieto malaperis dum la tutmonda Kronvirusa krizo?Pluraj homoj aliĝus al vi...kaj oni ne povus kulpigi ilin! En la komenco de la afero, mi, tamen, faris interkonsenton kun mi mem, ke mi strebos daŭrigi miajn klopodojn esti sana kaj malpeziĝi malgraŭ kio ajn okazus. Unue, mi lamentis kaj tiam akceptis, ke mi ne povus uzi efektivan gimnastikejon eble delonge. Mi antaŭlonge aĉetis streĉobandojn por korpo-ekzerciĝi dum mi multe vojaĝis pro laboro. Danke, mi ankoraŭ havis ilin, kaj malgraŭ ili ne estis tiel fortaj, ili sufiĉus por fari ion dum la kvaranteno. 
Due, mi esploris la interreton, Instagramon, Jutubon, ktp por trovi ideojn por krei korpo-ekzercarojn. Bonŝance mi jam delonge iras al la gimnastikejo, do mi jam sciis plurajn aferojn, kiuj temas pri skribi tiajn programojn. Mia amiko, Patriĉjo, kaj mi dediĉis multe da tempo skribi ĉi tiajn programojn. Kaj ili ja funkciis! Ni sentiĝis tute elĉerpitaj post farante ilin!
Aldone, mi multe pripe…

Rigardante la pozitivajn

Image
Dum la kronvirusa epoko, oni facile povas fali en depremitan staton......ĉar ŝajnas, ke ĉiam okazas ĉagrenaj aferoj, kiel interrompoj de planoj aŭ vojaĝoj.Jam delonge mi legas Tarokajn kartojn. Jam de pluraj monatoj, certe longe antaŭ kronviruso, mi ĉiutage faras legadon, kiu temas pri mia tago. Hodiaŭ mi prenis du kartojn: la unua temas pri la situacio, kiu okazos dum la tago, kiun mi devas serĉi/esti konscia. La dua temas pri kion mi devos fari por trakti tiun situacion. Mi prenis la renversitan 6 de Bastonoj kaj la renversitan Radon de Fortuno.  
Simple: la legado temas pri kiam mi trovas min sentante kiel mi estas venkita kaj ne povas antaŭeniri, mi devus memori, ke la Rado daŭras turniĝi. Mi devas tenadi al ĝi kiam mi estas sur la fundo, sed dume, mi devus ĉirkaŭrigardi min por memori la bonaĵojn en mia vivo.
Post longa, ĉagrena konversacio kun mia familio, kiu temis pri ŝanĝoj kaj aliaj defioj afliktante niajn planojn kuniĝi kaj festi la naskiĝtagon de mia panjo, mi konstatis, ke …

4-julio festotago dum KOVIM-19 epoko

Image
Ĉi-jare mi tute atendis pasigi la festotagon de 4-julio tute malsame ol mi tion faris.La tutmonda pandemio, Kronviruso, kaj la malsano KOVIM-19, tute ŝanĝis la mondon.La pandemio komenciĝis je decembro 2019, kvankam ĝi ekŝanĝis la tutan mondon je januaro 2020. Usone, la problemo tre rapide disvastiĝas ekde marto. Nun estas somero kaj homoj ne plu sekvas la konsilojn nek de la registaro nek de la ĉefoj de sano. Ili nur volas festi kaj pasigi tempon kune, ekstere sub la suno. Mi ne kulpigas ilin por voli fari tion, sed tiuj agadoj akcelas la disvastiĝon de la viruso. Oni konsilas al ĉiuj surmeti vizaĝomaskojn, ĉar ili antaŭmalhelpas la disvastiĝon de la viruso, sed pluraj homoj sentiĝas kiel surmeti ilin forprenas sian liberecon. Ho ve... 
Laŭ mi, oni devus simple sekvi la konsilojn de la registaro, sed ankaŭ ili ne konsentas pri la rimedoj por kontraŭbatali la viruson. La prezidanto tute ignoras la problemon kaj eĉ lastatempe diris al la lando, ke la viruso malaperos iutage...sed reale,…

Krozado sur la Karibio-Maro

Image
Mi plurfoje, dum feriaj plezurkrozoj, vojaĝis sur la Karibio-Maro. Ĉi tiu maro estas (almenaŭ inter novembro ĝis marto) trankvila kaj belega. Estas multaj insuloj belaj. Mi jam vizitis San-Martinon, San-Tomason, La BahamojnGranda-KajmanonKozumelon, San-Johanon, k Porto-Rikon. Dum plezurkrozoj, oni ne povas esplori la tutan insulon, kompreneble, sed mi ĉiam ŝatas lerni iom de la historio kaj eble partopreni aventuron/ekskurson (kiel zipolinio, montgrimpado, marŝado, starveturila esplorado, ktp). 
Ĉi-semajne mi ĝuas ferian vojaĝon kun mia familio sur la ŝipo "Regal Princess". Ĉi tio estas la unua "alta-teĥnika" ŝipo sur kiu mi velis. Ni plej ŝatas la plezurkrozan kompanion "Princess", ĉar ĝi kutime havigas al ni tre bonan tutan sperton. 
Dum tiu ĉi aparta vojaĝo, mia celo, male de aliaj plezurkrozoj, estas nur malstreĉiĝi! Mi kaj mia bona amiko, Patriĉjo, planis unun ekskurson por lerni pri la Good Hope plantejo ĉe Jamajko, sed alie ni ĝuas la naĝejojn, k…

Poemo: La Vualo

Image
Antaŭ kelkaj monatoj, mi flugis sur Delta aviadilo.La flugo daŭris longe, kaj post iom da tempo, mi decidis esplorila kolekton de muziko en la amuzosistemo. Dum mi rultrenis tra la albumoj, miaj okuloj trafis la suban bildon. Ĉar mi ŝatas lingvojn, mi ekiĝis scivolema pri tiu albumo, kiu devenas el Islando. 
Mi premis la ludobutonon kaj mi frostiĝis. 
Mi tute frostiĝis. 
La sonoj de la viro, kiam li ekparolas, frapis miajn sentojn. Tiam, la muziko komencas, subite kaj solene. Ĝi pli laŭtiĝas kaj mia buŝo ekfaŭkis. Larmoj formis en miaj okuloj kaj strange, subite, mi longe ploregis.
La sentoj kaj imagaĵoj, kiuj bildigis al mi, multe poste daŭris fali sur paperon. Ili naĝis el la maron de larmoj, kiuj elĉerpiĝis ĉiufoje mi aŭskultis tiun kanton. Ĉi poemo estas la formo, al kiu ili eventuale solidiĝis.


Koro mia vokas al mondo,
Kiun ĝi ne eĉ konas,
Sed al kiu ĝi jam konas kun intimeco,
Kiun nur amantoj sentas al unu la alia.

Mondo kiu restas tuj ekster la vualo,
Kie mi povas nur eksenti ĝin,
P…