Mi efektive kredas, ke mi eble ja jam trovis mian hejmon...!

Pasis 4 monatojn loĝante en Ŝarlot', kaj ankoraŭ mi amas tiun ĉi urbon! Fakte, ĉi urbo estas la unua urbo, kiu sentigas min kiel mi estas hejme... Jam delonge mi vojaĝis kaj transloĝiĝis ĉirkaŭ la mondon. Dum mi certe ĝuis ĉiujn tiujn spertojn, mi neniam trovis urbon, kiu plene sentis al mi kiel ĝi estis mia hejmo. Efektive mi trovis komunumon ĉe la preĝejo, Sankta Paŭlo sur la Verdo en Norwalk, Konektikuto, sed la urbo mem, ne. La plej bona konsiderindaĵo el ĉio, kio okazis dum miaj vagadoj, estas, ke mi renkontis plurajn mirindajn homojn! Pro tio, mi neniam bedaŭrus la elektojn, kiujn mi faris ĝis nun. Ĉi tie en Ŝarlot', kvankam, mi sentiĝas, kiel mi jam de pluraj jaroj loĝas ĉi tie. Mi jam havas multajn bonajn amikojn, kiuj temas pri najbaroj, homojn kiujn oni trovas en la kluboj, aŭ veraj amikoj kun kiu oni povas malstreĉiĝi, vespermanĝi, aŭ renkonti hazarde surstrate kaj ekumi kune! Mi efektive neniam antaŭe spertis tiun lastan aferon. Mi plene amas tiam, kiam mi piediras