Posts

Showing posts from January 19, 2020

Poemo: La Vualo

Image
Antaŭ kelkaj monatoj, mi flugis sur Delta aviadilo. La flugo daŭris longe, kaj post iom da tempo, mi decidis esplori la kolekton de muziko en la amuzosistemo. Dum mi rultrenis tra la albumoj, miaj okuloj trafis la suban bildon. Ĉar mi ŝatas lingvojn, mi ekiĝis scivolema pri tiu albumo, kiu devenas el Islando.  Mi premis la ludobutonon kaj mi frostiĝis.  Mi tute frostiĝis.  La sonoj de la viro, kiam li ekparolas, frapis miajn sentojn. Tiam, la muziko komencas, subite kaj solene. Ĝi pli laŭtiĝas kaj mia buŝo ekfaŭkis. Larmoj formis en miaj okuloj kaj strange, subite, mi longe ploregis. La sentoj kaj imagaĵoj, kiuj bildigis al mi, multe poste daŭris fali sur paperon. Ili naĝis el la maron de larmoj, kiuj elĉerpiĝis ĉiufoje mi aŭskultis tiun kanton. Ĉi poemo estas la formo, al kiu ili eventuale solidiĝis. K oro mia vokas al mondo, Kiun ĝi ne eĉ konas, Sed al kiu ĝi jam konas kun intimeco, Kiun nur amantoj sentas al unu la alia. Mondo kiu restas tuj ekster la vualo, Kie mi pova