Poemo: Ĉu estas sopirado?

Kiam mi estis junulo, mi suferis de deprimo Tio estas malfacile anonci al la mondo, kaj multe da homoj, kiuj konas min verŝajne ne kredus tion, sed...ĝi veras... Dum longaj noktoj, mi petegus al Dio, ke li forprenu min el la lando de la vivaj kaj portu min hejmen al Ĉielo. Mia koro, kelkfoje, fakte dolorus al mi ĉar estis granda truo en la centro, kiun mi neniam povis plenigi. Mi krius mallaŭte en mia lito, "Dio, Dio...bonvolu veni ĉi tien kaj portu min sur la dorsoj de viaj anĝeloj hejmen al via reĝlando...!!!" Dum tiaj noktoj, mi sentus grandan mankon kaj en mia koro kaj en mia animo...miaj ostoj sentis sin kiel ili estis altiritaj al alian vivon, alian ekzistecon. Post kelkaj jardekoj, eĉ kvankam mia vivo jam kreskis, multe ŝanĝiĝis, kaj mi trovis mirindan amon kun nekredebla amanto, fojfoje mia menso estas altirata al tiu malhela vakuo kie mi plorus min por dormi...sentante min malplena...nuda...sola...kaj forlasita per mia sankta Patro... Jen poemo, kiun mi verkis dum t