Posts

Showing posts from 2019

Reflektoj, kiuj temas pri ŝanĝo

Image
Je kelkaj matenoj lastatempe, mi vekiĝis kaj ne sciis, kie/kiam mi estas. Mi memoras vivon, kiun mi vivis nur antaŭ kelkaj monatoj, sed ĝi jam estas stranga al mi.  Fejsbuko memorigis min pri okazaĵoj, kiuj okazis antaŭ unu jaro. Unu jaro!? Kiel tio eblas? Antaŭ unu jaro mi ne eĉ imagis mian nunan vivon. Ŝarlot'? Ĉu tio simple estas urbo en kiu oni trovas flughavenon? Labori ĉe banko? Mi estas industria homo. Ĉi tiuj aferoj tute ne taŭgas al mi, mi dirintus. Sed...jen mia vivo...! Kelkfoje mi eĉ kredas, ke Detrojto mankas al mi! Mi neniam amis loĝi tie, sed mi akceptis tiun vivon ĉar ĝi enhavis atendantan nivelon da doloro kaj malĝojo (tio sonas freneza, ĉu ne???). En Ŝarlot' mi estas tiel kontenta...mirinde kontenta! Mi sentiĝas, kiel mi vekiĝis de terura premsonĝo...unu kiun mi vivis dum pluraj jaroj.  Tiu ĉi poemo memorigas min pri tiu vekiĝo...vekiĝo tiu, kiun mi ankoraŭ povas senti... lastatempe dum tiuj fruaj momentoj de la mateno... N ebulo ŝvebas frumatene, De ĝi fo

Mi efektive kredas, ke mi eble ja jam trovis mian hejmon...!

Image
Pasis 4 monatojn loĝante en Ŝarlot', kaj ankoraŭ mi amas tiun ĉi urbon! Fakte, ĉi urbo estas la unua urbo, kiu sentigas min kiel mi estas hejme... Jam delonge mi vojaĝis kaj transloĝiĝis ĉirkaŭ la mondon. Dum mi certe ĝuis ĉiujn tiujn spertojn, mi neniam trovis urbon, kiu plene sentis al mi kiel ĝi estis mia hejmo. Efektive mi trovis komunumon ĉe la preĝejo, Sankta Paŭlo sur la Verdo en Norwalk, Konektikuto, sed la urbo mem, ne. La plej bona konsiderindaĵo el ĉio, kio okazis dum miaj vagadoj, estas, ke mi renkontis plurajn mirindajn homojn! Pro tio, mi neniam bedaŭrus la elektojn, kiujn mi faris ĝis nun. Ĉi tie en Ŝarlot', kvankam, mi sentiĝas, kiel mi jam de pluraj jaroj loĝas ĉi tie. Mi jam havas multajn bonajn amikojn, kiuj temas pri najbaroj, homojn kiujn oni trovas en la kluboj, aŭ veraj amikoj kun kiu oni povas malstreĉiĝi, vespermanĝi, aŭ renkonti hazarde surstrate kaj ekumi kune! Mi efektive neniam antaŭe spertis tiun lastan aferon. Mi plene amas tiam, kiam mi piediras

Mia nova hejmo: Ŝarlot'!

Image
Antaŭ nelonge, mi (finfine kaj post multe da doloro!) transloĝiĝis al Ŝarlot' (Norda Karolino, Usono)! Ĝis nun, mi ege ŝatas loĝi ĉi tie... Tiu urbo estas bela, pura, malgranda (sed kreskante), havas bonan veteron, kaj havas energion kiel ĉion estas iom pli facila fari ĉi tie. Tiam, kiam mi loĝis en Detrojto, ĉiam mi renkontis problemojn, regulojn, aŭ malfacilaĵojn, ne gravis kion mi provis fari. Eĉ en la gimnastikejo estis tiom da signojn dirante kiujn aferojn oni povus aŭ ne povus fari ĉie en ĝi!  Ankaŭ la homoj de Detrojto ofte havis mienon, ke ili estis enuloj kaj vi estas elulo. Multe da ili kreskis tie, aŭ ne for de tie, do kompreneble ili jam konis siajn amikojn aŭ jam loĝis apud siaj familianoj. Por eluloj kiel mi, kaj sen amikoj (kiam mi alvenis tie) kaj sen familianoj, estis tre malfacile amikiĝi kun lokuloj.  Kompreneble estis iom da homoj tie, kiuj estis tre afablaj, sed oni ne facile/ofte trovas ilin. Tamen en Ŝarlot', mi ĉiam renkontas personojn eĉ surstrate,

Poemo: Spiri

Image
Iufoje ni ĉiuj spertas grandegan, nekompreneblan streĉon. Tia streĉo ŝajnas, ke ĝi ŝteliras al ni kaj subite ektimigas nin. Nia koro ekbatas rapidege ĝis ĝi krevas la bruston kaj ni ankoraŭ povas senti ĝin forte batante. Ni ne povas facile spiri aŭ pensi, kaj la tuta mondo enfalas surŝultre. Ni ne povas plani la sekvantan paŝon ĉar ĉi tiu paŝo ŝajnas, ke ni neniam ĝin trapasos. Dum tiaj fojoj, oni simple spiru. Almenaŭ, tion mi diras al mi mem post kiam mi eksentas tiel. Jam nelonge mi penas transloĝiĝi al alia usona ŝtato. Mi dungis transloĝistojn kaj kredis, ke la tuta plano estis preta. Tiam, la nepensebla okazis: ili diris al mi, ke ili ne venu la tagon dum kiu ni planis, kaj ili volis veni alian tagon. Mi tuj koleriĝis kaj ekkriis, ke tio ne eblas, kaj ili devis alveni dum la originala tago, sed ili ne alvenu. Ni planis alian okazon kaj alian...mi ekpanikis! Mi sentis kvazaŭ mi iĝis ĉirkauita per sencoj de malvenko, dubo, timo, kaj senspirado. Sed tiam, dank' al Dio, mia

Esperanto en la teknologia mondo

Image
Esperanto ne simple estas lingvo temas pri malgranda grupo de strangaj personoj, kiuj volas alporti pacon al la mondo. Ĝi estas vasta lingvo, kiu daŭre kreskas ĉiutage, sed jam povas priskribi diversajn konceptojn...eĉ teknologiajn konceptojn!  Ĉi-semajne mi ĉeestis la 2019 Usonan Ĉefa-InformoOficistan Kongreson en Ĉikago , IL . Dum la kongreso, multaj personoj prezentis diversajn konceptojn, kiuj temis pri datuma analitko , ĉifrado , retsekureco, Blockchain, kaj estante pensodirektanto pri la kampo de teknologio. Mi multe ĝuis ĉeestante konferencon, kiu temis pri ĉiuj tiaj fakoj, speciale pro tio, ke mi lastatempe laboris pri neteknologiaj aferoj. Enkore, jam de mia tuta vivo mi estas komputila fanatikulo/nerdo (jes, mi scias, ke tio ne estas oficiala esperanta vorto...😊). Mi neniam enamiĝis al tiu lasta, neteknologia laborposteno, sed mi tre antaŭĝojas pri la komencado baldaŭ de nova laborposteno. Tiu ĉi nova laborposteno temas pri datuma analitiko, kiu estas mia plej ŝatata f

La vaga vivo: Antarkto

Image
La vetero varmegas ĉi tie en Teksaso dum mi vizitas familianojn ĉi-semajnfine, do mi penas pensi pri pli malvarmaj lokoj kiel Antarkto. Ĉu Antarkto!? Kial vi pensus pri tiu, frostita lando? Kaj kion vi scias prie??? Kompreneble mi pensas pri tiu paca, bela, kaj mirinda lando ĉar mi iam vojaĝis tien kaj pasigis tempon kun la pingvenoj! Eĉ kvankam jam de 5 jarojn mi vizitis Antarkton kun miaj fratoj kaj bofratinoj, mi pensas pri ĝi oftege. La vojaĝo komenciĝis por mi per flugo de Nov-Jorko al Atlanta. Post kiam mi renkontis miajn fraton kaj bofratinon, ni kune daŭrigis la veturon al Bonaero ( Argentino ). Tie ni renkontis niajn aliajn fraton kaj bofratinon...ni esploris ĉirkaŭ tiu urbo kaj eĉ renkontis la familion de la amiko de mia pli aĝa frato. Post tagon, ni denove eniĝis en aviadilon por daŭrigi la veturon al Ushuaia (Argentino). Ushuaia estas ĉarma urbeto sur la marbordo de la plej suda parto de Argentino. Ĝi memorigis min pri malnova, "sovaĝa, sovaĝa okcidenta"

Poemo: La fontano

Image
Dum miaj lastaj tagoj en Detrojto, antaŭ ol mia tuta vivo estis ŝanĝiĝonta, mi pasigis tempon ĉe miaj plej ŝatataj lokoj. Unu estas la artefarita plaĝo meze de la urbo. Tie troviĝas fontano, kiu ĉiam belas, kun sia dancanta akvo, donante pacan senton al la freneza, MotoroUrbo. M irinda, vivanta, brilanta per la suno. Oni rigardadas vian belecon. La koro superfluas.  Jen movbildo de la fontano en Detrojto.

Ene de la sono de silento

Image
Kiam mi estis dekkelkjarulo, kreskante surbiene en Norda Novjorkio, mi kelkfoje sentiĝis kiel mi loĝis ene de silento. Tiutempe mi baraktis kontraŭ multaj enmensaj aferoj, ekz mi ne povis kompreni, ke mi estas samseksemulo; kial mi neniam rilatas al la samaj aferoj de miaj fratoj, aliaj knaboj; kaj kial la koro senĉese doloras al mi, kiam mi pasigis multe da tempo sola en mia dormoĉambro. Dum pluraj fojoj, mi verkis rakontojn kaj kreis bonajn imagajn amikojn, kiuj komprenis kaj ŝatis min. Mi televidis aŭ legis, kaj pro tio, mi estis bona liceano, sed mi ne bone lernis kiel amikiĝi kun aliuloj. Mi pasigis kelkajn somerojn laborante surbiene kun mia duonpatro kaj fratoj. Unu somero, mi estis la sola helpanto kun mia duonpatro, duonavo, kaj onklo. Mi multe lernis pri malfacila laborado; mia korpo fortiĝis; kaj mi lernis stiri traktorojn kaj efektive operacii la bienon. Dum tiu somero, kvankam, mi pasigis multege da tempo sola. Dum pluraj momentoj, mi vivis enmense, ĉirkaŭita per sil

Mia mistera vivo: Taroko

Image
Eĉ kvankam mi jam de mia tuta vivo interesiĝas pri teknologio, dum la pasintaj 21 jaroj mi ankaŭ studas kaj praktikas la Tarokon.  Kiam mi estis liceano, kaj kiam mi ĉeestis universitaton, mi ankaŭ instruis aliajn Tarokajn komencantojn legi la kartojn.  Mi memoras, ke mi estis fascinita per la Taroko kiam ajn mi vidus ilin televide. Eble ili aperis en televidoserio aŭ dum reklamo de Tarokaj legantoj (kiuj plejofte estis malaŭtentikaj legantoj), sed la bildoj kaj la mesaĝoj, kiujn ili portis, estis mirindaj. Al mi, la lingvo de Taroko estas simple alia lingvo, kaj mi jam verkis pri mia fascino pri lingvoj ! Unufoje mi efektive preparis prezentaĵon, kiu temis pri la Taroko, por klarigi ĝin al miaj tiamaj kunlaborantoj. Ili amuziĝis, ke mi kreis PowerPoint-an prezentaĵon ĉe laboro temis pri Taroko. Ili ne povis kredi, ke mi ankaŭ kreis fludiagramon, temis pri kiel legadoj funkcias! Mi klarigis tiajn konceptojn, kiuj temis pri la kulturaj aspektoj, kaj kial ekzistas tiom malsamaj ka

La vaga vivo: Belizo

Image
Mi estas tre bonŝanca por havi multajn oportunojn vojaĝi kun mia familio Pasint-marton kelkaj el ni unuafoje vizitis Belizon! Mia panjo, duonpatro, plijuna frato, lia edzino, mia amiko (Patriĉjo...ankaŭ esperantisto!), kaj mi vojaĝis al Belizo. Ni renkontis unu la alian tie ĉe la flughaveno en Urbo de Belizo.  Ĉi tiu lando estas nekredeble ĉarma kaj bela. Laŭ mi, la Belizanoj estas la plej afablaj kaj cedemaj personoj, kiujn mi iam renkontis. Post ni alvenis en la landon, reuniĝis kune kun unu la alia, kaj renkontis nian ŝoforon, li kondukis nin al nia unua hotelo en la ĝangalo. Jes! Ni gastis ĉe hotelo ene la ĝangalo! Ni 3-nokte gastis tie. Efektive, ĉi tiu hotelo estis tre ĉarma kaj bona loko tranokti post tago de aventuroj. Ni ĉiutage partoprenis plurajn ekskursojn. Mia plej ŝatata estis aventuro dum kiu oni tramarŝadas kavernon por atingi antikvan situon, kie la antikvaj Majaaj personoj oferis manĝaĵojn, bestojn, kaj eĉ riĉajn/reĝajn personojn al la dioj por peti pluvon. La

Lingvoj...la atingejoj en la animon

Image
Jam delonge lingvoj fascinas min. Mi mirus, kiam mi aŭdis aliajn lingvojn parolite per diversaj personoj. Mi imagus, ke mi konis alian, magian lingvon kaj, ke mi povus paroli kun bestoj, arboj, la suno, kaj la luno. Dum mi estis liceano, mi komencis la kreadon de nova, persona lingvo, kiun mi nomis "Sylba"n. Sylba pruntis kelkajn apartaĵojn de la latinaj lingvoj, sed ĝi ankaŭ pruntis gramatikajn apartaĵojn de la Klingona (la artefarita lingvo, kiun estis kreita de Marc Okrand pro la televidoserio "Star Trek"). Tio, kio estas ununura al Sylba (ĝis nun) estas la skribosistemo. Ĝi estas bela kun multaj kurvaj aspektoj. Ĝi estis kreita kun kaj beleco kaj simpleco enmense. Jen foto de frazoj, skribitaj Sylbe. Dum pluraj sekvantaj jaroj, mi aldonis kaj ŝanĝis plurajn vortojn al ĝi. Lastatempe, post kiam mi eklernis esperanton, mi decidis reprovi aŭ ĝisdatigi Sylban aŭ krei novan, "fratinan" lingvon (verŝajne kun la sama skribosistemo, aŭ unu tre simila). Ĉi-

Poemo: La soldata arbo

Image
Mia dua poemo troviĝas sube. Gapigis min la suba foto kaj kompreneble la arbo mem, kiam mi unue ekvidis ĝin en la Instagrama kronologio de mia bona amiko. La lumo en la foto ankaŭ iel trafis miajn okulojn. Mi sentis la animon de tiu arbo, starante tie sole, krom iom da herbo kaj tritiko. Ĝi bildigis al mi ideon, kiu temas pri soldato, kiu post longa, brava, kaj serioza kariero prizorgante la lando, li konstatas, ke li estas tre maljuna, kaduka, kaj jam rigardas siajn lastajn tagojn.  Sed, ĉu la soldato abandonu sian postenon? Ĉu li kapitulacu al tio konstato? Ĉu li simple mortu?  Kiu alia povus daŭrigi lian respondecon...? L a soldato staras sola. Post la lukto, li staras. Por la mondo, li staras. La soldato staras sola, eterne protektante nin. La soldato staras sola. Post kiam la familio mortas, li staras. Post kiam la geamikoj forgesas, li staras. La soldato staras sola, eterne prizorgante nin. La soldato staras sola. Post kiam liaj memoroj malaperas, li staras. Post

Miaj unuaj spertoj temas pri la legado de esperantistaj libroj

Image
Laŭ mi, la lernado de lingvoj okazas en tri paŝoj: La unua estas la legado, poste la skribado, kaj tiam la parolado... Sed tiuj paŝoj ne necese komenciĝas kaj finiĝas sinsekve, kaj miaopinie, la legado verŝajne proponas la plej grandan ŝancon lerni plurajn novajn vortojn!  La unua libro, kiun mi legis enhavis plurajn malnovajn rakontojn el Ĉinio. Tiuj rakontoj ne estis tre malfacile por legi, sed por la komencanto, ili enhavis plurajn temojn pri kiel homoj vivis, kaj pri aventuroj en tiu, tre fora lando. La sekvaj du libroj, kiujn mi legis, estis poeziaj libroj. Mi rapide lernis, ke tiaj libroj estas tre defiaj por komencantoj! Mi jam legis plurajn anglajn poeziajn librojn, kaj mi ŝatas verki poemojn. Mi kredis, ke pro tiuj aferoj, ili estis iomete pli facilaj kompreni, sed eĉ malgraŭ ĉio, mi miris pri kiel kolora kaj belega estas Esperanto! Tiel grandaj kaj klaraj bildiĝas la konceptoj per la vortoj de la internacia lingvo!  Nuntempe mi legas " Morto de Artisto " verkita d

Esperanta menso

Image
Ĉu aliaj personoj ĉie aŭdas Esperanton? Post kiam mi eklernis Esperanton en 2017, mi ekrimarkis, ke mia cerbo penas traduki konversaciojn  de aliaj personoj en Esperanton. Ankaŭ mi imagas, ke ĉiuj parolas Esperanton kaj mi havas imagajn konversaciojn kun personoj ĉie, esperante 🤣 Unue, mi kredis, ke tio ĉi estis simple amuzaĵo, sed mi tiam konstatis, ke eĉ se mi ne sciis kiel tute traduki tiujn konversaciojn, mi estis memoranta apartajn vortojn por poste serĉi en la vortaro. Tiel, mi lernis multajn vortojn kaj ekzercis min pri la lingvo ĉie, ĉiam.  La legado, skribado, kaj parolado ĉiuj estas gravaj manieroj ekzerci sin, sed ankaŭ la pensado estas tre bona kaj konvena maniero plibonigi oniajn lertojn! Vi povas fari tion ĉie, kaj se vi havas utilan (eble bitan) vortaron enpoŝe, vi baldaŭ konstatos, ke vi jam lernis ĉiujn la komunajn, ĉiutaga-vivajn vortojn. Mi ege konsilas al vi, tion provi! 

Mia tajĝia praktiko

Image
Ĉi-jare mi komencis la ĉiutagan praktikon de Tajĝio , aŭ Tajĝiĉuano Iuj nomas ĝin: "meditadon enmovade", sed ĝi estas luktarto el antikva Ĉinio  per kiu oni lernas movi sian korpon laŭ la fluo de la ĉirkaŭa energio.  Ekzistas pluraj film(et)oj sur Jutubo pri la arto se oni interesiĝas pri ĝi, sed mi lernis, ke grava eco de la arto estas senti la energion mem. Tiam, kiam vi ekpovas senti la energion, vi alkutimiĝas al la senco de ĝi movante vin. Mi nur praktikas tajĝion dum 5 minutoj matene, kaj mi certe rimarkas diferencon en la nivelo de energio kompare kun tagoj, kiam mi forgesas/ne havas tempon fari ĝin. En tagoj en kiu mi ĝin praktikas, eĉ simple dum 5 minutoj, mi rimarkas, ke mi havas multe pli da energio kaj mia tuta korpo varmiĝas (tio speciale bonas dum la vintro...).  Mi ankaŭ rimarkas, ke mi estas tute vekita, post kiam mi finfaras tajĝion (eĉ sen kafo!). Tiam, kiam mi komencis la praktikadon, mi ankaŭ faris ĝin nokte, antaŭ ol mi enlitiĝis, sed mi tute ne povis

Unua esperanta poemo

Image
La alian tagon, mi subite ekverkis mian unuan esperantan poemon. Mi estis inspirita per kaj multe da aferoj, kiuj nun okazas en mia vivo,  kaj la belega sunsubiro, kiun mi rigardis tra la fenestro en mia domoficejo. La koloroj estis mirindaj kaj la nuboj ŝajnis fuĝi el la urbo, kvazaŭ la mallumo ĉasis ilin en la nokton. La suba foto estis farita tiunokte...jen la poemo kaj la vidaĵo, kiu inspiris ĝin... K aj tiam, ĉiuj el la zorgoj de la tago malaperis en brile kolora, ĉiela flamo. Venis la nokto, ne terure sed ekscitite, kun promesoj pri nova espero, post kiam la suno reregos la tagon.

Bonvenon al mia blogo!

Image
Ĉi blogo celas esti maniero per kiu mi povas esprimi miajn pensojn pere de la internacia lingvo.  Mi verŝajne ne enkondukos plurajn ŝokajn temojn al la leganto, sed eble ĝi estos bona kaj amuza maniero por aliaj esperantistoj ekzerci sin pri la legado de esperantaj tekstoj; lerni pri aferoj, kiuj estas gravaj al mi; rigardi kelkajn belajn fotojn; kaj eble eĉ pensi pri ion interesa! La blogo ankaŭ estas maniero per kiu mi povas ekzerci min pri la skribado de esperanto! Se oni legas ĝin kaj rimarkas erarojn aŭ simple havas konsilojn, kiuj temas pri pli bonaj manieroj esprimi konceptojn, bonvolu afiŝi komenton al iu ajn blogero! Nun...ni antaŭeniros kune...la aventuro komenciĝas!