Esperanto en la teknologia mondo
Esperanto ne simple estas lingvo temas pri malgranda grupo de strangaj personoj, kiuj volas alporti pacon al la mondo. Ĝi estas vasta lingvo, kiu daŭre kreskas ĉiutage, sed jam povas priskribi diversajn konceptojn...eĉ teknologiajn konceptojn! Ĉi-semajne mi ĉeestis la 2019 Usonan Ĉefa-InformoOficistan Kongreson en Ĉikago , IL . Dum la kongreso, multaj personoj prezentis diversajn konceptojn, kiuj temis pri datuma analitko , ĉifrado , retsekureco, Blockchain, kaj estante pensodirektanto pri la kampo de teknologio. Mi multe ĝuis ĉeestante konferencon, kiu temis pri ĉiuj tiaj fakoj, speciale pro tio, ke mi lastatempe laboris pri neteknologiaj aferoj. Enkore, jam de mia tuta vivo mi estas komputila fanatikulo/nerdo (jes, mi scias, ke tio ne estas oficiala esperanta vorto...😊). Mi neniam enamiĝis al tiu lasta, neteknologia laborposteno, sed mi tre antaŭĝojas pri la komencado baldaŭ de nova laborposteno. Tiu ĉi nova laborposteno temas pri datuma analitiko, kiu estas mia plej ŝatata f