Posts

Showing posts from May 12, 2019

Mia mistera vivo: Taroko

Image
Eĉ kvankam mi jam de mia tuta vivo interesiĝas pri teknologio, dum la pasintaj 21 jaroj mi ankaŭ studas kaj praktikas la Tarokon.  Kiam mi estis liceano, kaj kiam mi ĉeestis universitaton, mi ankaŭ instruis aliajn Tarokajn komencantojn legi la kartojn.  Mi memoras, ke mi estis fascinita per la Taroko kiam ajn mi vidus ilin televide. Eble ili aperis en televidoserio aŭ dum reklamo de Tarokaj legantoj (kiuj plejofte estis malaŭtentikaj legantoj), sed la bildoj kaj la mesaĝoj, kiujn ili portis, estis mirindaj. Al mi, la lingvo de Taroko estas simple alia lingvo, kaj mi jam verkis pri mia fascino pri lingvoj ! Unufoje mi efektive preparis prezentaĵon, kiu temis pri la Taroko, por klarigi ĝin al miaj tiamaj kunlaborantoj. Ili amuziĝis, ke mi kreis PowerPoint-an prezentaĵon ĉe laboro temis pri Taroko. Ili ne povis kredi, ke mi ankaŭ kreis fludiagramon, temis pri kiel legadoj funkcias! Mi klarigis tiajn konceptojn, kiuj temis pri la kulturaj aspektoj, kaj kial ekzistas tiom malsamaj ka

La vaga vivo: Belizo

Image
Mi estas tre bonŝanca por havi multajn oportunojn vojaĝi kun mia familio Pasint-marton kelkaj el ni unuafoje vizitis Belizon! Mia panjo, duonpatro, plijuna frato, lia edzino, mia amiko (Patriĉjo...ankaŭ esperantisto!), kaj mi vojaĝis al Belizo. Ni renkontis unu la alian tie ĉe la flughaveno en Urbo de Belizo.  Ĉi tiu lando estas nekredeble ĉarma kaj bela. Laŭ mi, la Belizanoj estas la plej afablaj kaj cedemaj personoj, kiujn mi iam renkontis. Post ni alvenis en la landon, reuniĝis kune kun unu la alia, kaj renkontis nian ŝoforon, li kondukis nin al nia unua hotelo en la ĝangalo. Jes! Ni gastis ĉe hotelo ene la ĝangalo! Ni 3-nokte gastis tie. Efektive, ĉi tiu hotelo estis tre ĉarma kaj bona loko tranokti post tago de aventuroj. Ni ĉiutage partoprenis plurajn ekskursojn. Mia plej ŝatata estis aventuro dum kiu oni tramarŝadas kavernon por atingi antikvan situon, kie la antikvaj Majaaj personoj oferis manĝaĵojn, bestojn, kaj eĉ riĉajn/reĝajn personojn al la dioj por peti pluvon. La

Lingvoj...la atingejoj en la animon

Image
Jam delonge lingvoj fascinas min. Mi mirus, kiam mi aŭdis aliajn lingvojn parolite per diversaj personoj. Mi imagus, ke mi konis alian, magian lingvon kaj, ke mi povus paroli kun bestoj, arboj, la suno, kaj la luno. Dum mi estis liceano, mi komencis la kreadon de nova, persona lingvo, kiun mi nomis "Sylba"n. Sylba pruntis kelkajn apartaĵojn de la latinaj lingvoj, sed ĝi ankaŭ pruntis gramatikajn apartaĵojn de la Klingona (la artefarita lingvo, kiun estis kreita de Marc Okrand pro la televidoserio "Star Trek"). Tio, kio estas ununura al Sylba (ĝis nun) estas la skribosistemo. Ĝi estas bela kun multaj kurvaj aspektoj. Ĝi estis kreita kun kaj beleco kaj simpleco enmense. Jen foto de frazoj, skribitaj Sylbe. Dum pluraj sekvantaj jaroj, mi aldonis kaj ŝanĝis plurajn vortojn al ĝi. Lastatempe, post kiam mi eklernis esperanton, mi decidis reprovi aŭ ĝisdatigi Sylban aŭ krei novan, "fratinan" lingvon (verŝajne kun la sama skribosistemo, aŭ unu tre simila). Ĉi-

Poemo: La soldata arbo

Image
Mia dua poemo troviĝas sube. Gapigis min la suba foto kaj kompreneble la arbo mem, kiam mi unue ekvidis ĝin en la Instagrama kronologio de mia bona amiko. La lumo en la foto ankaŭ iel trafis miajn okulojn. Mi sentis la animon de tiu arbo, starante tie sole, krom iom da herbo kaj tritiko. Ĝi bildigis al mi ideon, kiu temas pri soldato, kiu post longa, brava, kaj serioza kariero prizorgante la lando, li konstatas, ke li estas tre maljuna, kaduka, kaj jam rigardas siajn lastajn tagojn.  Sed, ĉu la soldato abandonu sian postenon? Ĉu li kapitulacu al tio konstato? Ĉu li simple mortu?  Kiu alia povus daŭrigi lian respondecon...? L a soldato staras sola. Post la lukto, li staras. Por la mondo, li staras. La soldato staras sola, eterne protektante nin. La soldato staras sola. Post kiam la familio mortas, li staras. Post kiam la geamikoj forgesas, li staras. La soldato staras sola, eterne prizorgante nin. La soldato staras sola. Post kiam liaj memoroj malaperas, li staras. Post