Posts

Showing posts from 2022

Mia lastatempa ĉevaleto

Image
Lastatempe mi volis komenci novan ŝatokupon Temas pri Instagramokonto kie mi povas montri mian Taroko-kapablon! Mia normala Instagramokonto temas pri diversaj aferoj de mia vivo. Alivorte ĝi ne havas temon aŭ direkton. Haha. Mi simple ŝatas foti aferojn kaj esti kreema. Ĉiaokaze ĝi espereble montras iomete de mia vivo.  Sed, lastatempe mi volis fari ion, kio havas pli da mesaĝo. Mi ankaŭ volis miksi Esperanton kun Taroko. Antaŭ kelkaj jaroj mi skribis blogeron, kiu temas pri mia Taroko-vivo . Mi neniam legis pri aŭ vidis alian Esperantiston kiu praktikas Tarokon (kompreneble kelkaj el ili devas ekzisti). Eble aliaj homoj legos ĉi tiun blogeron aŭ vidos la Instagramokonton kaj ni povos priparoli ĝin kune. Tamen, ankaŭ eblas, ke aliaj esperantistoj ĝuos ilin kaj ĉiuj ni povos lerni pli pri kaj Taroko kaj Esperanto. Mi ŝatus kreski la korpon de verkoj esperantaj kiuj temas pri Taroko. Feliĉe jam ekzistas paĝo ĉe Vikipedio pri la temo.  La plej malfacila parto de krei novan Instagramokon

Poemo: Ĉu estas sopirado?

Image
Kiam mi estis junulo, mi suferis de deprimo Tio estas malfacile anonci al la mondo, kaj multe da homoj, kiuj konas min verŝajne ne kredus tion, sed...ĝi veras... Dum longaj noktoj, mi petegus al Dio, ke li forprenu min el la lando de la vivaj kaj portu min hejmen al Ĉielo. Mia koro, kelkfoje, fakte dolorus al mi ĉar estis granda truo en la centro, kiun mi neniam povis plenigi. Mi krius mallaŭte en mia lito, "Dio, Dio...bonvolu veni ĉi tien kaj portu min sur la dorsoj de viaj anĝeloj hejmen al via reĝlando...!!!" Dum tiaj noktoj, mi sentus grandan mankon kaj en mia koro kaj en mia animo...miaj ostoj sentis sin kiel ili estis altiritaj al alian vivon, alian ekzistecon. Post kelkaj jardekoj, eĉ kvankam mia vivo jam kreskis, multe ŝanĝiĝis, kaj mi trovis mirindan amon kun nekredebla amanto, fojfoje mia menso estas altirata al tiu malhela vakuo kie mi plorus min por dormi...sentante min malplena...nuda...sola...kaj forlasita per mia sankta Patro... Jen poemo, kiun mi verkis dum t