Krozado sur la Karibio-Maro

Mi plurfoje, dum feriaj plezurkrozoj, vojaĝis sur la Karibio-Maro. Ĉi tiu maro estas (almenaŭ inter novembro ĝis marto) trankvila kaj belega. Estas multaj insuloj belaj. Mi jam vizitis San-Martinon, San-Tomason, La Bahamojn , Granda-Kajmanon , Kozumelon , San-Johanon, k Porto-Rikon . Dum plezurkrozoj, oni ne povas esplori la tutan insulon, kompreneble, sed mi ĉiam ŝatas lerni iom de la historio kaj eble partopreni aventuron/ekskurson (kiel zipolinio , montgrimpado, marŝado, starveturila esplorado, ktp). Ĉi-semajne mi ĝuas ferian vojaĝon kun mia familio sur la ŝipo "Regal Princess". Ĉi tio estas la unua "alta-teĥnika" ŝipo sur kiu mi velis. Ni plej ŝatas la plezurkrozan kompanion "Princess", ĉar ĝi kutime havigas al ni tre bonan tutan sperton. Dum tiu ĉi aparta vojaĝo, mia celo, male de aliaj plezurkrozoj, estas nur malstreĉiĝi ! Mi kaj mia bona amiko, Patriĉjo, planis unun ekskurson por lerni pri la Good Hope plantejo ĉe Jamajko , sed alie ni