Poemo: Spiri
Iufoje ni ĉiuj spertas grandegan, nekompreneblan streĉon. Tia streĉo ŝajnas, ke ĝi ŝteliras al ni kaj subite ektimigas nin. Nia koro ekbatas rapidege ĝis ĝi krevas la bruston kaj ni ankoraŭ povas senti ĝin forte batante. Ni ne povas facile spiri aŭ pensi, kaj la tuta mondo enfalas surŝultre. Ni ne povas plani la sekvantan paŝon ĉar ĉi tiu paŝo ŝajnas, ke ni neniam ĝin trapasos. Dum tiaj fojoj, oni simple spiru. Almenaŭ, tion mi diras al mi mem post kiam mi eksentas tiel. Jam nelonge mi penas transloĝiĝi al alia usona ŝtato. Mi dungis transloĝistojn kaj kredis, ke la tuta plano estis preta. Tiam, la nepensebla okazis: ili diris al mi, ke ili ne venu la tagon dum kiu ni planis, kaj ili volis veni alian tagon. Mi tuj koleriĝis kaj ekkriis, ke tio ne eblas, kaj ili devis alveni dum la originala tago, sed ili ne alvenu. Ni planis alian okazon kaj alian...mi ekpanikis! Mi sentis kvazaŭ mi iĝis ĉirkauita per sencoj de malvenko, dubo, timo, kaj senspirado. Sed tiam, dank' al Dio, mia