La Printempa Esperanto-Renkontiĝo (PER) kaj kiel tiaj eventoj pelos la movadon antaŭen
PER 2024 estis treega sukceso kaj mi ĝojas, ke mi povis sperti tiun intiman semajnfinon! Tre ofte kiam Esperantistoj renkontiĝas, aŭ temas pri loka grupo dum unu-du horo(j) aŭ temas pri tre granda kongreso. PER tamen estas aparta ĉar jen malgranda semajnfina sesio en montaro en belega norda Norda-Karolino. Ni povis multe pli profunde koniĝi kun unu la aliaj. Dum nia tempo kune, ni praktikis Esperanton per la lernado de nia bela historio kaj kulturo. Ni ankaŭ ekzercis nian paroladon, prononcadon, kaj imagojn per prelegetoj, ekskurso, kunmanĝado ĉirkaŭ unu granda tablo, kaj la distra nokto. Ni ĉiuj, malgraŭ la gamo de niveloj de parolantoj/sperto kun la verda lingvo, sentis nin komfortaj por interkonatiĝi kaj paroli pri niaj vivoj, fonoj, kaj nuntempaj klopodoj. Kelkaj el ni ankaŭ preparis antaŭe prelegetojn pri temoj, pri kiuj ni interesiĝas aŭ okupiĝas kiel ĉevaletoj. Unu el la PER-anoj eĉ portis sian infanon kun ŝi por mergi lin en la etoso! Mi faris prelegeton pri la Taroko k