Posts

Showing posts from May 5, 2019

Miaj unuaj spertoj temas pri la legado de esperantistaj libroj

Image
Laŭ mi, la lernado de lingvoj okazas en tri paŝoj: La unua estas la legado, poste la skribado, kaj tiam la parolado... Sed tiuj paŝoj ne necese komenciĝas kaj finiĝas sinsekve, kaj miaopinie, la legado verŝajne proponas la plej grandan ŝancon lerni plurajn novajn vortojn!  La unua libro, kiun mi legis enhavis plurajn malnovajn rakontojn el Ĉinio. Tiuj rakontoj ne estis tre malfacile por legi, sed por la komencanto, ili enhavis plurajn temojn pri kiel homoj vivis, kaj pri aventuroj en tiu, tre fora lando. La sekvaj du libroj, kiujn mi legis, estis poeziaj libroj. Mi rapide lernis, ke tiaj libroj estas tre defiaj por komencantoj! Mi jam legis plurajn anglajn poeziajn librojn, kaj mi ŝatas verki poemojn. Mi kredis, ke pro tiuj aferoj, ili estis iomete pli facilaj kompreni, sed eĉ malgraŭ ĉio, mi miris pri kiel kolora kaj belega estas Esperanto! Tiel grandaj kaj klaraj bildiĝas la konceptoj per la vortoj de la internacia lingvo!  Nuntempe mi legas " Morto de Artisto " verkita d

Esperanta menso

Image
Ĉu aliaj personoj ĉie aŭdas Esperanton? Post kiam mi eklernis Esperanton en 2017, mi ekrimarkis, ke mia cerbo penas traduki konversaciojn  de aliaj personoj en Esperanton. Ankaŭ mi imagas, ke ĉiuj parolas Esperanton kaj mi havas imagajn konversaciojn kun personoj ĉie, esperante 🤣 Unue, mi kredis, ke tio ĉi estis simple amuzaĵo, sed mi tiam konstatis, ke eĉ se mi ne sciis kiel tute traduki tiujn konversaciojn, mi estis memoranta apartajn vortojn por poste serĉi en la vortaro. Tiel, mi lernis multajn vortojn kaj ekzercis min pri la lingvo ĉie, ĉiam.  La legado, skribado, kaj parolado ĉiuj estas gravaj manieroj ekzerci sin, sed ankaŭ la pensado estas tre bona kaj konvena maniero plibonigi oniajn lertojn! Vi povas fari tion ĉie, kaj se vi havas utilan (eble bitan) vortaron enpoŝe, vi baldaŭ konstatos, ke vi jam lernis ĉiujn la komunajn, ĉiutaga-vivajn vortojn. Mi ege konsilas al vi, tion provi! 

Mia tajĝia praktiko

Image
Ĉi-jare mi komencis la ĉiutagan praktikon de Tajĝio , aŭ Tajĝiĉuano Iuj nomas ĝin: "meditadon enmovade", sed ĝi estas luktarto el antikva Ĉinio  per kiu oni lernas movi sian korpon laŭ la fluo de la ĉirkaŭa energio.  Ekzistas pluraj film(et)oj sur Jutubo pri la arto se oni interesiĝas pri ĝi, sed mi lernis, ke grava eco de la arto estas senti la energion mem. Tiam, kiam vi ekpovas senti la energion, vi alkutimiĝas al la senco de ĝi movante vin. Mi nur praktikas tajĝion dum 5 minutoj matene, kaj mi certe rimarkas diferencon en la nivelo de energio kompare kun tagoj, kiam mi forgesas/ne havas tempon fari ĝin. En tagoj en kiu mi ĝin praktikas, eĉ simple dum 5 minutoj, mi rimarkas, ke mi havas multe pli da energio kaj mia tuta korpo varmiĝas (tio speciale bonas dum la vintro...).  Mi ankaŭ rimarkas, ke mi estas tute vekita, post kiam mi finfaras tajĝion (eĉ sen kafo!). Tiam, kiam mi komencis la praktikadon, mi ankaŭ faris ĝin nokte, antaŭ ol mi enlitiĝis, sed mi tute ne povis

Unua esperanta poemo

Image
La alian tagon, mi subite ekverkis mian unuan esperantan poemon. Mi estis inspirita per kaj multe da aferoj, kiuj nun okazas en mia vivo,  kaj la belega sunsubiro, kiun mi rigardis tra la fenestro en mia domoficejo. La koloroj estis mirindaj kaj la nuboj ŝajnis fuĝi el la urbo, kvazaŭ la mallumo ĉasis ilin en la nokton. La suba foto estis farita tiunokte...jen la poemo kaj la vidaĵo, kiu inspiris ĝin... K aj tiam, ĉiuj el la zorgoj de la tago malaperis en brile kolora, ĉiela flamo. Venis la nokto, ne terure sed ekscitite, kun promesoj pri nova espero, post kiam la suno reregos la tagon.

Bonvenon al mia blogo!

Image
Ĉi blogo celas esti maniero per kiu mi povas esprimi miajn pensojn pere de la internacia lingvo.  Mi verŝajne ne enkondukos plurajn ŝokajn temojn al la leganto, sed eble ĝi estos bona kaj amuza maniero por aliaj esperantistoj ekzerci sin pri la legado de esperantaj tekstoj; lerni pri aferoj, kiuj estas gravaj al mi; rigardi kelkajn belajn fotojn; kaj eble eĉ pensi pri ion interesa! La blogo ankaŭ estas maniero per kiu mi povas ekzerci min pri la skribado de esperanto! Se oni legas ĝin kaj rimarkas erarojn aŭ simple havas konsilojn, kiuj temas pri pli bonaj manieroj esprimi konceptojn, bonvolu afiŝi komenton al iu ajn blogero! Nun...ni antaŭeniros kune...la aventuro komenciĝas!