Kiam mi estis dekkelkjarulo, kreskante surbiene en Norda Novjorkio, mi kelkfoje sentiĝis kiel mi loĝis ene de silento. Tiutempe mi baraktis kontraŭ multaj enmensaj aferoj, ekz mi ne povis kompreni, ke mi estas samseksemulo; kial mi neniam rilatas al la samaj aferoj de miaj fratoj, aliaj knaboj; kaj kial la koro senĉese doloras al mi, kiam mi pasigis multe da tempo sola en mia dormoĉambro. Dum pluraj fojoj, mi verkis rakontojn kaj kreis bonajn imagajn amikojn, kiuj komprenis kaj ŝatis min. Mi televidis aŭ legis, kaj pro tio, mi estis bona liceano, sed mi ne bone lernis kiel amikiĝi kun aliuloj. Mi pasigis kelkajn somerojn laborante surbiene kun mia duonpatro kaj fratoj. Unu somero, mi estis la sola helpanto kun mia duonpatro, duonavo, kaj onklo. Mi multe lernis pri malfacila laborado; mia korpo fortiĝis; kaj mi lernis stiri traktorojn kaj efektive operacii la bienon. Dum tiu somero, kvankam, mi pasigis multege da tempo sola. Dum pluraj momentoj, mi vivis enmense, ĉirkaŭita per sil