Poemo: Spiri

Iufoje ni ĉiuj spertas grandegan, nekompreneblan streĉon.

Tia streĉo ŝajnas, ke ĝi ŝteliras al ni kaj

subite ektimigas nin. Nia koro ekbatas rapidege ĝis ĝi krevas la bruston kaj ni ankoraŭ povas senti ĝin forte batante. Ni ne povas facile spiri aŭ pensi, kaj la tuta mondo enfalas surŝultre. Ni ne povas plani la sekvantan paŝon ĉar ĉi tiu paŝo ŝajnas, ke ni neniam ĝin trapasos.

Dum tiaj fojoj, oni simple spiru. Almenaŭ, tion mi diras al mi mem post kiam mi eksentas tiel.

Jam nelonge mi penas transloĝiĝi al alia usona ŝtato. Mi dungis transloĝistojn kaj kredis, ke la tuta plano estis preta. Tiam, la nepensebla okazis: ili diris al mi, ke ili ne venu la tagon dum kiu ni planis, kaj ili volis veni alian tagon. Mi tuj koleriĝis kaj ekkriis, ke tio ne eblas, kaj ili devis alveni dum la originala tago, sed ili ne alvenu. Ni planis alian okazon kaj alian...mi ekpanikis! Mi sentis kvazaŭ mi iĝis ĉirkauita per sencoj de malvenko, dubo, timo, kaj senspirado.

Sed tiam, dank' al Dio, miaj amikoj helpis al mi spiri. Ili memorigis al mi, ke ankoraŭ ekzistas opcioj. Ili eĉ volontulis helpi min, eĉ se ili devas uzi libertempon de sia laborposteno por ĝin fari.

Mia koro batiĝis pli malrapide...mia menso klaris...mia senco de espero revenis. Ankaŭ ĉi tio preterpasos...
Falas la sableroj, unu kaj unu,
Elĉerpate la gutoj, iom post iom.

Plipeziĝas subtile la obskura premo,
La koro konstatas, ke ĝi enkaptiĝis iel.

Ne povas forkuri la menso de la sentoj,
Ne povas eskapi la oreloj de la flustroj.

Sola la homo staras, ekplorante, dezerte,
Ĝis la inkubo heliĝas, per la voĉo, ame.

„Spiru mia kara”, donas la voĉo al la homo,
„Forpelos la amaran, la sonoj de anĝeloj”.

Popularaj Blogeroj