Bonfarteco dum la Kronviruso epoko

Ĉu vi ankaŭ sentiĝas, kiel bonfarteco kaj bona dieto malaperis dum la tutmonda Kronvirusa krizo?

Pluraj homoj aliĝus al vi...kaj oni ne povus kulpigi ilin! 

En la komenco de la afero, mi, tamen, faris interkonsenton kun mi mem, ke mi strebos daŭrigi miajn klopodojn esti sana kaj malpeziĝi malgraŭ kio ajn okazus. Unue, mi lamentis kaj tiam akceptis, ke mi ne povus uzi efektivan gimnastikejon eble delonge. Mi antaŭlonge aĉetis streĉobandojn por korpo-ekzerciĝi dum mi multe vojaĝis pro laboro. Danke, mi ankoraŭ havis ilin, kaj malgraŭ ili ne estis tiel fortaj, ili sufiĉus por fari ion dum la kvaranteno. 

Due, mi esploris la interreton, Instagramon, Jutubon, ktp por trovi ideojn por krei korpo-ekzercarojn. Bonŝance mi jam delonge iras al la gimnastikejo, do mi jam sciis plurajn aferojn, kiuj temas pri skribi tiajn programojn. Mia amiko, Patriĉjo, kaj mi dediĉis multe da tempo skribi ĉi tiajn programojn. Kaj ili ja funkciis! Ni sentiĝis tute elĉerpitaj post farante ilin!

Aldone, mi multe pripensis kiel mi povus sukcesi bone manĝi por atingi miajn bonfartecajn celojn. Aparte por malpeziĝi, oni fokusu pri la dieto. La numeron de ĉiutagaj kalorioj kaj la makronutrajn enhavaĵojn estas la plej gravaj aferoj pripensi kiam ajn oni kreas nutroplanon/dietplanon. Mi jam ofte kuiris por mi mem eĉ antaŭ la kvaranteno. Tiu aspekto ne timigis min, sed mi malofte kuiris/preparis tagmanĝon, kaj mi ja devis eltrovi manieron kaj prepari alian manĝon kaj ne enuiĝi pri manĝi la samajn manĝaĵojn ĉiutage! 

Fakte ĉi tio estis pli facila ol mi kredis, ke ĝi estus. Mi pensis pri la tipoj de manĝaĵoj, kiujn mi tre ŝatis; maskiĝis por iri al la vendejo; kaj tiam esploris la vicojn por trovi varojn, kiuj similis la unuojn, kiujn mi volis. Mi devis ŝanĝi mian planon kaj aĉeti kelkajn varojn, kiujn mi ne celis. Mi decidis, ke la provado de aliaj, novaj produktoj eble malkovros ion, kion mi poste ŝatus. Fakte mi ja malkovris plurajn aferojn, kiujn mi ankoraŭ aĉetas ĉar mi ja ŝatis ilin kaj mi neniam provus ilin se mi ne bezonis. 

Mi scias, ke multaj homoj havas multe pli malbonajn rakontojn por konigi pri la kvaranteno kaj nuntempoj, sed mi devas konigi la mian al ĉiuj ĉar ĝi estas la mia. Mi esperas, ke homoj estos iomete inspiritaj esti kreemaj kaj provi novajn aferojn, aparte kiam ili temas pri ilia bonfarteco/nutro. Oni verŝajne devos denove alkutimiĝi al nova vivstilo...ĝi estas bona ideo pripensi ĉi tiajn aferojn nun kaj prepari konservi la sanon kaj bonfartecon.  

Jen du fotoj...supre, kiel la suno, mi superas miajn depremitajn aŭ ĉagrenitajn pensojn kaj mi ellitiĝas ĉiutage por korpo-ekzerciĝi.  Sube, foto de mi post multe da sindediĉo kaj persistado dum la epoko. Mi daŭrigas korpo-ekzercadi kaj bone manĝi malgraŭ ĉiuj la defioj!

Popularaj Blogeroj