Feliĉan Dankotagon el Usono...eĉ dum 2020!

Dum 2020, oni estas tentita nur fokusi pri la malbonaĵoj, kiuj okazis ĉi-jare.

Sed, dum mi lastatempe kunparolis plurajn amikojn, ni malkovris, ke ankaŭ multaj bonaĵoj okazis 2020-e.

Dankotago estas observata en pluraj landoj ĉirkaŭ la mondo, sed ne necese dum la sama tago. La unua, oficiala festo-tago en Usono okazis dank' al la iama Prezidento Abraham Lincoln en 1863. Li deklaris tagon de paco kaj aprezo pri la pluraj bonaĵoj, kiujn Dio donis al Usono. La originala tago estis deklarita okazi je la fina ĵaŭdo de novembro, sed en 1939, iama Prezidento Franklin D. Roosevelt ŝanĝis la daton de la festo-tago al la kvara ĵaŭdo de novembro.   

Ĉi tiu festo-tago ĉiam estis la mia ŝatata. Jam de mia infaneco, ĝi estas tago por rekuniĝi kun familio; ĝisdatigi unu la alian de niaj vivoj - aparte pro ni loĝas tre for de unu la alia nuntempe; kaj dividi multe da manĝaĵo. Ankaŭ en mia familio, malgraŭ malkonsentoj aŭ malsamaj opinioj pri diversaj temoj, ĉiuj el mia familio ĉiam sidiĝis ĉirkaŭ la tablon.

Sed, en 2020, preskaŭ ĉiuj la homoj ĉirkaŭ la mondo suferis ian malbonaĵon, malŝancon. Usone ni kaj suferas kaj traktas la kronviruson, kaj ni traktas viglan voĉdonan sesion, kiu ankoraŭ ĝenas plurajn loĝantojn pro la reago de la nuna Prezidento Fitrumpo-la granda fuŝulo. 

Laŭ mi kaj iuj el miaj amikoj, tamen, oni certe povas trovi kelkajn bonaĵojn kaj benojn, kiuj ankaŭ falis sur onian sinon ĉi-jare. En mia vivo, mi forte dankas al Dio pro mia familio, miaj geamikoj, kaj miaj kunlaborantoj ĉar pluraj el ili subtenas min tra la kronviruso-epoko. Ankaŭ mi dankas pro mia laborposteno, ĉar ĝi donas al mi ŝancon helpi aliulojn dum iliaj financaj malprosperoj. Fine, mi dankas pro ĉiuj la resanigistoj (kuracistoj, flegistoj, ktp), ĉar ili ĉiutage riskas siajn proprajn vivojn pro la bono de aliuloj. 

Jes ekzistas multaj malbonaĵoj en la mondo...ĉiam estas...sed mi preferas fokusi pri la pozitivaj...pozitiva energio allogas pozitivan energion.   

Por lerni pli de Dankotago kaj la multaj manieroj oni observas ĝin ĉirkaŭ la mondo, oni povas legi la anglan artikolon ĉe Vikipediola Viki-Trans version

Jen murpentraĵo ĉe Camp North End en Ŝarlot', Norda-Karolino. Ĝi diras, "Vi jam estas tie, kie vi supozas esti." Ĝi trafis min kaj pro la murpentraĵo mem, kaj pro la diraĵo...ĝi plene taŭgas al mi, mi kredas.



Popularaj Blogeroj