Poemo: Krepusko

Mankas al mi viro, kiun mi povas nomi „amato”.

Sed, mi bildigas al mi la tagon, kiam mi povos sperti tian veran amon.

Mi ridetas pensante pri la tagoj...matenoj kaj noktoj...matenmanĝoj kaj vespermanĝoj. Mi fojfoje timiĝas ĉar la tagoj pasas kaj mi sentiĝas kiel hundido atendante sian plej bonan amikon. Kie ajn vi estas, mi esperas, ke nia tago alvenos baldaŭ...
 
Nokto en kiu mi timas dormi,
endormiĝi,
sed tiam, mi legas „vian” poemon.

Mi aŭskultas la kanton dum mi legas ĝin,
kaj mi eĉ ne povus halti,
la rideto, larĝa, krepuskas trans mia vizaĝo.

Lumiĝas mia tuta korpo,
mia animo.

Tiam, mi sopiras dormi,
endormiĝi.
Por sonĝi pri vi, mi fordonus la ceteron de mia vivo.
Por unu nokto kun viaj brakoj ĉirkaŭ mi, ĉion.

Mi amas vin, eĉ kvankam ni ankoraŭ ne ĉi-vive renkontiĝis.
Niaj vivoj, nia vivo, baldaŭ naskiĝos.

Jen foto de unu krepusko, kiu aspektis tre bela, kaj memorigis min pri la ebleco de ĉiu tago.

Popularaj Blogeroj