Poemo: Ĉu estas sopirado?
Kiam mi estis junulo, mi suferis de deprimo
Tio estas malfacile anonci al la mondo, kaj multe da homoj, kiuj konas min verŝajne ne kredus tion, sed...ĝi veras...
Dum longaj noktoj, mi petegus al Dio, ke li forprenu min el la lando de la vivaj kaj portu min hejmen al Ĉielo. Mia koro, kelkfoje, fakte dolorus al mi ĉar estis granda truo en la centro, kiun mi neniam povis plenigi. Mi krius mallaŭte en mia lito, "Dio, Dio...bonvolu veni ĉi tien kaj portu min sur la dorsoj de viaj anĝeloj hejmen al via reĝlando...!!!" Dum tiaj noktoj, mi sentus grandan mankon kaj en mia koro kaj en mia animo...miaj ostoj sentis sin kiel ili estis altiritaj al alian vivon, alian ekzistecon.
Post kelkaj jardekoj, eĉ kvankam mia vivo jam kreskis, multe ŝanĝiĝis, kaj mi trovis mirindan amon kun nekredebla amanto, fojfoje mia menso estas altirata al tiu malhela vakuo kie mi plorus min por dormi...sentante min malplena...nuda...sola...kaj forlasita per mia sankta Patro...
Jen poemo, kiun mi verkis dum tia epizodo, kiam mi lastatempe memoris tian doloron...tian malplenon... Mi esperas, ke se aliuloj ankaŭ konas ĉi tiajn emociojn, ili povus rilati al mi kaj komenci trovi vortojn por esprimi sin al mondo, kiu ĉirkaŭas nin sed plej probable ne povas kompreni, tiajn ĉi emociojn ni sentas ĉiutage.
Ili ankoraŭ ekzistas, ĉu vi scias tion? La sentoj...
kiuj temas pri ege malgajeco, melankolio...Ili
kantas en mia koro, al mia animo kaj ili
nepre ne estu forgesitaj...nepre postulas ekzisti,
resti en mi mem...Mi povas aŭdi
ankoraŭ la kanton ĉiutempe mi fermas la okulojn,
la oreloj de mia eco sentas la sonojn,
la sentojn de mankeco...falado...sopiro...«Ĝi ne estas „sopiro“, efektive, se ĝi ne doloras al vi.»
Oni iam diris tion al mi kaj tiam
mi konstatis la veran sencon de sopirado....Ne,
mi ne konstatis nur tion: mi ekkonstatis,
ke reale mi estas sopiro...
La sonoj, la kanto neniam ĉesas ĉar
mi ankoraŭ vivas, kaj mi estas sento...emocio,
kiun multe aliaj homoj spertas ĉiutage.
Mi ne povas morti ĉar la sento efektive plifortiĝas
en mondo en kiu homoj atakas unu la aliajn
pli kaj pli forte...La fremdulo
ne estas najbaro sed eksterano kiu ne
indas vivi en nia hejmo, nia tero...
Do sopiro kantas en pli kaj pli koroj
ĉirkaŭ la mondo..Ĝia orkestro
laŭtiĝas, eĉ krias trans la ĉielo,
pluvo el Ĉielo ĉar Dio malĝojas
pri siaj kreitoj...kies malsukceso evolui
por renkonti Lin Ĉiele...
Dio kiu estas kondamnita
flosi eterne sola
en universala maro
de nigreco...