Mia nova hejmo: Ŝarlot'!

Antaŭ nelonge, mi (finfine kaj post multe da doloro!) transloĝiĝis al Ŝarlot' (Norda Karolino, Usono)!

Ĝis nun, mi ege ŝatas loĝi ĉi tie...

Tiu urbo estas bela, pura, malgranda (sed kreskante), havas bonan veteron, kaj havas energion kiel ĉion estas iom pli facila fari ĉi tie. Tiam, kiam mi loĝis en Detrojto, ĉiam mi renkontis problemojn, regulojn, aŭ malfacilaĵojn, ne gravis kion mi provis fari. Eĉ en la gimnastikejo estis tiom da signojn dirante kiujn aferojn oni povus aŭ ne povus fari ĉie en ĝi! 

Ankaŭ la homoj de Detrojto ofte havis mienon, ke ili estis enuloj kaj vi estas elulo. Multe da ili kreskis tie, aŭ ne for de tie, do kompreneble ili jam konis siajn amikojn aŭ jam loĝis apud siaj familianoj. Por eluloj kiel mi, kaj sen amikoj (kiam mi alvenis tie) kaj sen familianoj, estis tre malfacile amikiĝi kun lokuloj. 

Kompreneble estis iom da homoj tie, kiuj estis tre afablaj, sed oni ne facile/ofte trovas ilin. Tamen en Ŝarlot', mi ĉiam renkontas personojn eĉ surstrate, kiuj estas afablaj kaj komprenas kiel malfacila ĝi estas loĝi for de familio/amikoj. Estas pli granda "elula kulturo" tie, do homoj jam komprenas la defiojn, kiujn novaj loĝantoj renkontas kiam oni tien transloĝiĝas. Homoj tie emas enkonduki novajn homajn al siaj amikoj; inviti novajn homojn al vespermanĝo aŭ simple umi kune; kaj multaj homoj ankaŭ devenas de aliaj lokoj do oni havas bonajn rakontojn, kiuj temas pri esti novulo en stranga lando. 

Jen mia ŝatata rakonto ĝis nun: 

Iutage, mi aĉetis florojn por plibeligi mian novan apartamenton. Tiam, kiam mi atendis trafiklumon ŝanĝi pro tio, ke mi povus sekure transiru la straton, du aliseksemuloj transiris la alian straton kaj alproksimiĝis al mi.

Unu el la uloj diris al mi, "Sal! Tiuj estas belaj floroj! Kie vi aĉetis ilin?" Mi respondis al li, ke mi aĉetis ilin ĉe Publikso (supermerkato). Mi diris, ke la floroj kostis $12/3 bukedoj.

Li ekscitiĝis kaj diris, ke li povus aĉeti florojn por sia koramikino kaj eĉ sia panjo! Tiam li demandis al mi, por kiu mi aĉetis tiujn florojn. Mi respondis, ke ili estis simple por mi mem.

Li rigardis min, kapjesis, kaj diris, "Tio bonegas, ulo...memzorgado estas mojosa!"

Ĝuste tiam, la trafiklumo ŝanĝiĝis, ni ĉiuj transiris la straton, kaj mi daŭrigis al mia apartamento ridetante. 😁

Mi ŝatas kiel afablaj estas homoj en Ŝarlot'...mi tre feliĉas, ke mi sentiĝas kiel mi trovis hejmon mian.

Jen glumarko, kiun mi trovis hazarde dum mi kaj amikoj promenis sur la Fervoja Pado.


Popularaj Blogeroj