Mia unua Esperanta novelo: "Gvati"

En 2023 mi verkis mian unuan novelon en Esperanto!

Ĉi semajne mi lernis, ke ĝi ne gajnis premion en la INK-3 konkurso,

sed mi ankoraŭ tre fieras pri ĝi. Fakte mi ŝatas la temon kaj la rakonton mem. La temo de la konkurso estis, "la sekreta vivo de miaj najbaroj," kaj mi sukcese kaptis bonegan ideon tute inspirita per miaj najbaroj/kvartalo! 🤣 Se vi ŝatus legi ĝin, bonvolu alklaki ĉi tiun ligilon!

Mi ne mensogos: mi estis malĝoja kiam mi lernis, ke ĝi ne estos konsiderata por la sekvanta stadio de la konkurso. Mi ankaŭ petis ĉu mi povus akiri iom da retrokuplo por pliboniĝi kiel verkisto. Sed, ĉi tio temas pri mia unua novelo en Esperanto kaj la unua fojo kiam mi submetis ion al verkokonkurso. Mi nepre konkursos denove (sed eble ne ĉi-jare nur pro tio, ke mi edziĝos post kelkaj monatoj!). Parto de la procedo kreski kaj plibonigi lertecon estas provu, provu, provu.

Kiam mi estis junulo, mia familio forte kredis je provi, konkursi, malsukcesi, lerni, kaj refari la tutan procedon. Ni lernis ekde infaneco strebi kaj klopodi por gajni tion, kion ni vere volis. Mi kaj miaj gefratoj hodiaŭ jam plenumis plurajn el niaj sonĝoj kaj scias kiel lukti kontraŭ obstaklojn por venki en niaj vivoj ĉar niaj gepatroj kaj eĉ geavoj instruis al ni, ke se vi ekfalas de la ĉevalo, resurĉevaliĝu!

Parolante pri verkado, mi ja volas verki alian ĉapitron de mia romaneto pri Kapitano Henriko. Mia vivo malrapide renormaliĝas...malgraŭ la venanta edziĝo! Mi cerbumis kaj pensis pri kelkaj ideoj por daŭrigi la rakonton...ni vidos! 🙃 Ĝis tiam, bonvolu legi la novelon ĉe la ligilo supre kaj sendu ian retrokuplon per retmesaĝo!

Jen foto de proponita librokovrila artaĵo. ĈatGPT kreis ĝin por mi...mi ŝatas tiom facile estas nuntempe peti ĉi tian malnetan artaĵon!




Ĉu vi ŝatas ĉi tiun blogeron aŭ volas dividi retrokuplojn? Bv sendi retmesaĝon al mi.

Popularaj Blogeroj