Pri PER 2024 kaj miaj klopodoj esti pli vigla membro de la movado

Ekde la Universala Kongreso en Torino, mi estas inspirita esti pli vigla membro de la movado,

aparte Usone, mia hejmlando. Kaj ni bezonas la helpon ĉi tie!

Ne estas sekreto, ke al homoj en Usono plene mankas bezono kaj intereso lerni aŭ esprimi sin alilingve. Sed cetere en la mondo, lerni kaj uzi multajn lingvojn por konigi pensojn aŭ sentojn estas tre kutima. La angla estas tre vasta kaj plena lingvo, sed eĉ kvankam ĝin mi tutvive parolas, mi trovas, ke aliaj lingvoj pli efike priskribas miajn pensojn.

Ne mencii, ke aliaj homoj de diversaj landoj ege aprezas kiam oni provas komuniki kun ili per sia denaska lingvo! Mi planas vojaĝon al Barato ĉi-somere, kaj mi eĉ klopodas nun lerni la hindan. Mi scias, ke mi ne lernos sufiĉan havi buntajn konversaciojn tie, sed kiam mi diris al miaj kunlaborantoj, ke mi faras tion, ili ekĝojiĝis! Neniam iu lernas la hindan por veturi tien kaj viziti ilin por laboro!

Sed...kial!? Kial ne? Estas interesa sperto lerni pri la hinda kaj la historio de la lingvo. La strukturo plene malsamas komparita al la angla. Ankaŭ la vortoj ne havas komunumajn praradikojn. Temas pri tute nova sperto por mi kaj malgraŭ la defioj, mi tre ĝuas la sperton lerni ĝin.

Reen al Esperanto...mi ne povos ĉeesti la Landan Kongreson aŭ la Universalan Kongreson ĉi-jare, sed en Norda-Karolino, la ŝtata klubo gastigos semajnfinon en montaro kaj mi antaŭĝojas partopreni tion! La Printempa Esperanto-Renkontiĝo (PER) okazos dum aprilo la 5a ĝis la 7a. Mi volontulis fari prelegeton pri Taroko dum nova parto de la ĉeftago. La prelegetoj temas pri oportuno dum kiu homoj povas gajni sperton paroli. Mi tre antaŭĝojas miksi miajn du fortajn pasiojn: Esperanto kaj la Taroko. Poste dum la distra nokto, mi ankaŭ registriĝis deklami kaj poemon kaj mallongan rakonton. Unu estas iomete serioza sed la alia estas tre amuza (laŭ mi 🙃). La sesioj estos amuzaj al mi kaj mi ĝuos renkonti plurajn aliajn esperantistojn kiuj loĝas proksime al mi (aŭ almenaŭ en la sama ŝtato!).

Parenteze, lastfoje mi diris, ke mi oficiale kandidatiĝis esti kasisto de Esperanto-USA. Hodiaŭ mi registris mallongan filmon por enkonduki min. Bv rigardi ĝin ĉe Jutubo!

Jen foto de mia hundo, Tucker. Li nepre ne estas vigla je lia aĝo, sed li estas tre ĉarma! 🙃 Li donas al mi inspiron kaj li varmigas mian koron kiam ajn mi rigardas lin dormi tiele!




Ĉu vi ŝatas ĉi tiun blogeron aŭ volas dividi retrokuplojn? Bv sendi retmesaĝon al mi.

Popularaj Blogeroj