Poemo: La fontano

Dum miaj lastaj tagoj en Detrojto,

antaŭ ol mia tuta vivo estis ŝanĝiĝonta,

mi pasigis tempon ĉe miaj plej ŝatataj lokoj. Unu estas la artefarita plaĝo meze de la urbo. Tie troviĝas fontano, kiu ĉiam belas, kun sia dancanta akvo, donante pacan senton al la freneza, MotoroUrbo.
Mirinda, vivanta, brilanta -
per la suno. Oni rigardadas vian belecon.
La koro superfluas. 

Jen movbildo de la fontano en Detrojto.


Popularaj Blogeroj