Ene de la sono de silento

Kiam mi estis dekkelkjarulo, kreskante surbiene en Norda Novjorkio, mi kelkfoje sentiĝis kiel mi loĝis ene de silento.

Tiutempe mi baraktis kontraŭ multaj enmensaj aferoj, ekz mi ne povis kompreni,

ke mi estas samseksemulo; kial mi neniam rilatas al la samaj aferoj de miaj fratoj, aliaj knaboj; kaj kial la koro senĉese doloras al mi, kiam mi pasigis multe da tempo sola en mia dormoĉambro. Dum pluraj fojoj, mi verkis rakontojn kaj kreis bonajn imagajn amikojn, kiuj komprenis kaj ŝatis min. Mi televidis aŭ legis, kaj pro tio, mi estis bona liceano, sed mi ne bone lernis kiel amikiĝi kun aliuloj.

Mi pasigis kelkajn somerojn laborante surbiene kun mia duonpatro kaj fratoj. Unu somero, mi estis la sola helpanto kun mia duonpatro, duonavo, kaj onklo. Mi multe lernis pri malfacila laborado; mia korpo fortiĝis; kaj mi lernis stiri traktorojn kaj efektive operacii la bienon. Dum tiu somero, kvankam, mi pasigis multege da tempo sola. Dum pluraj momentoj, mi vivis enmense, ĉirkaŭita per silento, kvazaŭ ĝi estis mia plej bona amiko. Mi koncentris miajn taskojn, sed enmense, mi vivis tutan alian vivon.  Mi imagis, kiel aliaj personoj vivas en urboj aŭ diversaj, ekzotikaj landoj.

Preskaŭ la tutan tempon mi simple spertis silenton.  Post kiam mia duonpatro malplenigus remorkon de fojno, mi havus plurajn minutojn por fini la fojnostakadon kaj ripozi. Multfoje dum tiuj ripozotempoj, mi apogiĝis sur fenestro en la fojnejo kaj mi simple aŭskultis la sonon de silento. Kaj, tio estis la ununura sono sperti tiutempe. Mi estis surbiene kun simple bovinoj kiel akompanantoj...kaj eĉ ili estis kampe, for de la garbejo. Tiumomente, mi povis imagi, kaj efektive sentiĝi, ke mi estis la ununura persono tutmonde! Neniun bruon oni povus aŭdi de ie ajn! La tuta mondo ŝajnis esti malplenita, kvazaŭ ĉiuj la aliaj personoj iel foriris de la planedo, kaj ili forgesis inkluzivi min.

Sed, tiam mi ĝin aŭdus...la sonon de traktoro, venante al la garbejon ŝarĝita kun alia fojnoamaso por mi fojnostaki...ĝis denove nur la silento ekzistus tie kun mi.

Jen foto de la garbejo, kiu enhavis la fojnejon, ĉe nia familia bieno

Comments

  1. Ŭau, Mateo! Ĉi tio estas tre persona, tre profunda, kaj io mi komprenas. Dankon pro via verkado de via rakonto. Bedaŭrinde mi havis iujn el la samaj pensoj kaj estis ankaŭ konfuzita. Ĉi tio faras min plori iom. Vi ne estis sola; Vi estis en bona kompanio. Se nur mi vivus proksime al la bieno dum tiuj jaroj.


    ReplyDelete
    Replies
    1. Hodiaŭ ni estas fortaj kaj sukcesaj viroj, kiel multaj aliaj, kaj ni komprenas kaj rilatas unu al la alia. Alie ni ne havus mirindan ligon. Ankoraŭ estas malfacilaĵoj, sed ni ne plu estas solaj en silento. Kaj la vivo estas mirinda nun! Mi fieras pri tio

      Delete
    2. Dankegon pro tiuj vortoj kara amiko!! 😊

      Delete
  2. My heart cries out to you, Matt! I wish I knew then what you were feeling, but rest assured, my son, you re NOT alone and in fact you are my shining star!!

    ReplyDelete

Aldoni komenton

Dankon pro viaj pripensemaj rimarkoj, kiuj temas pri ĉi tiu blogero!

Popularaj Blogeroj

Poemo: Krepusko

Mia lastatempa ĉevaleto

Poemo: Ĉu estas sopirado?