La vaga vivo: Antarkto

La vetero varmegas ĉi tie en Teksaso dum mi vizitas familianojn ĉi-semajnfine, do mi penas pensi pri pli malvarmaj lokoj kiel Antarkto.

Ĉu Antarkto!? Kial vi pensus pri tiu, frostita lando? Kaj kion vi scias prie???

Kompreneble mi pensas pri tiu paca, bela, kaj mirinda lando ĉar mi iam vojaĝis tien kaj pasigis tempon kun la pingvenoj! Eĉ kvankam jam de 5 jarojn mi vizitis Antarkton kun miaj fratoj kaj bofratinoj, mi pensas pri ĝi oftege.

La vojaĝo komenciĝis por mi per flugo de Nov-Jorko al Atlanta. Post kiam mi renkontis miajn fraton kaj bofratinon, ni kune daŭrigis la veturon al Bonaero (Argentino). Tie ni renkontis niajn aliajn fraton kaj bofratinon...ni esploris ĉirkaŭ tiu urbo kaj eĉ renkontis la familion de la amiko de mia pli aĝa frato. Post tagon, ni denove eniĝis en aviadilon por daŭrigi la veturon al Ushuaia (Argentino).

Ushuaia estas ĉarma urbeto sur la marbordo de la plej suda parto de Argentino. Ĝi memorigis min pri malnova, "sovaĝa, sovaĝa okcidenta" urbeto en Kalifornio (Usono). Tiuj randaj urbetoj estis malgrandaj kaj ili ne havis tre pompajn/rafinitajn konstruaĵojn/homojn.  Ushuaia estis tiel, kaj ni multe ĝuis tagon tie, esplorante la restoraciojn, drinkejojn, kaj la kazinon! Post tago, ni veturis al la kajo kaj enŝipiĝis en la ŝipon, kiu alportos nin ĝis la glacia lando.

Post du tagoj da velado tra Drake-pasejon, mi pretis adori ian ajn fiksitan teron...ne gravis ĉu ĝi estis frostita aŭ ne! Sed nenio povis pretigi miajn okulojn por vidi la belecon, kiu frapegis ilin. Ho ve! La tuta pejzaĝo radiis blankon kaj bluon. Antaŭ ol ni alproksimiĝis al la kontinenton, pluraj balenoj salutis la ŝipon per ŝprucanta akvo kaj grandaj svingantaj vostoj. Ankaŭ fokoj, kiuj kuŝis sur flosantaj glaciegoj, mansvingis al ni dum ili sin etendis en la malvarmega matena aero.

Ekzistas pluraj rakontoj temas pri ĉi tiu vojaĝo kaj lando...tro multe priverki nur en ĉi tiu blogero. Mi ja estontece verkos pli de la frostita paradizo, do sekvi/rimarki la apartan etikedon kaj reveni al la blogo por legi tiujn verkotajn blogerojn!  Mi forlasu vin kun simple unu, mallonga rakonto:


Dum la penultima tago "surglacie" (kiel oni diras, kiam oni parolas pri la kontinento), mi rigardis plenpacan, belegan, blankan, neĝ-kovritan plaĝon. La ĉielo bluis. Nenia bruo sonis. Jen kaj jen preterpasis pingvenoj, kiuj simple faris kion ajn Panjo Naturo diris al ili por fari perinstinkte. Mi simple staris sola tie, sub la varmeta suno, kaj fermis la okulojn. Tiam, mi aŭdis la voĉon de Dio...li diris al mi, ke tie ekzistas la dua Edeno...ĝi restas en loko tro malfacile atingi krom se oni vere volas iri tien; ĝi estas loko, kiu ne scias tion, kio estas milito; ĝi estas lando de scienco kaj senkulpeco kaj ĝi ne scias ion ajn temas pri malŝparaĵo aŭ rubaĵo; ĉi tiu estas lando, kiun oni povas viziti por purigi la animon... 

Mi verkis poemon, kiu temas pri la sencoj, kiujn mi sentis tiumomente....eble mi tradukos ĝin al Esperanto kaj afiŝos ĝin tie ĉi... 😊

Dume, jen kelkaj fotoj de Antarkto (inkluzive unu de mi kaj pingveno!). Se ili interesigas vin, alklaku ĉi ligilon al mia fotoalbumo ĉe Flickr.







Popularaj Blogeroj