Esperanto en la teknologia mondo

Esperanto ne simple estas lingvo temas pri malgranda grupo de strangaj personoj, kiuj volas alporti pacon al la mondo.

Ĝi estas vasta lingvo, kiu daŭre kreskas ĉiutage, sed jam povas priskribi diversajn konceptojn...eĉ teknologiajn konceptojn! 

Ĉi-semajne mi ĉeestis la 2019 Usonan Ĉefa-InformoOficistan Kongreson en Ĉikago, IL. Dum la kongreso, multaj personoj prezentis diversajn konceptojn, kiuj temis pri datuma analitko, ĉifrado, retsekureco, Blockchain, kaj estante pensodirektanto pri la kampo de teknologio. Mi multe ĝuis ĉeestante konferencon, kiu temis pri ĉiuj tiaj fakoj, speciale pro tio, ke mi lastatempe laboris pri neteknologiaj aferoj. Enkore, jam de mia tuta vivo mi estas komputila fanatikulo/nerdo (jes, mi scias, ke tio ne estas oficiala esperanta vorto...😊). Mi neniam enamiĝis al tiu lasta, neteknologia laborposteno, sed mi tre antaŭĝojas pri la komencado baldaŭ de nova laborposteno. Tiu ĉi nova laborposteno temas pri datuma analitiko, kiu estas mia plej ŝatata fako en la teknologia familio. Tial, ĉi tiu konferenco ja ekscitis min.

Komence de la konferenco, mi decidis, ke mi provu noti tute esperante. Mi kredis, ke mi konis sufiĉajn vortojn por sukcesi, sed mi ankaŭ ne estis naiva, kaj mi pretiĝis serĉi plurajn vortojn vortare. Mi efektive trovis, ke simple la provo multe valoris la penon! Mi jam konis la plimulton de la vortoj, kiujn mi bezonis. Tamen dum la procezo por serĉi la aliajn, mi lernis eĉ pli ol mi planis! Fine, mi jam havas naŭ plenajn foliojn da esperantaj notoj, kiuj temas pri ĉiuj la antaŭmenciitaj teknologiaj fakoj! 

Kelkaj komencantoj lastatempe demandis al mi, kiel mi tiel rapide lernis esperanton kaj jam konas tiom da vortoj. Mi ankoraŭ pripensas, ke ankaŭ mi ne estas pli ol komencanto (nu, eble iom pli 😊), sed la tri simplaj aferoj, kiujn mi faris/as malsame de la aliaj komencantoj, estas ke mi penas pensi, legi, kaj skribi esperante kiel eble plej ofte, ke mi povas, ĉiutage!

Jen miaj notoj de la Usona ĈIO-a Kongreso en 2019


Popularaj Blogeroj