Poemo: La Vualo

Antaŭ kelkaj monatoj, mi flugis sur Delta aviadilo.

La flugo daŭris longe, kaj post iom da tempo, mi decidis esplori

la kolekton de muziko en la amuzosistemo. Dum mi rultrenis tra la albumoj, miaj okuloj trafis la suban bildon. Ĉar mi ŝatas lingvojn, mi ekiĝis scivolema pri tiu albumo, kiu devenas el Islando. 

Mi premis la ludobutonon kaj mi frostiĝis. 

Mi tute frostiĝis. 

La sonoj de la viro, kiam li ekparolas, frapis miajn sentojn. Tiam, la muziko komencas, subite kaj solene. Ĝi pli laŭtiĝas kaj mia buŝo ekfaŭkis. Larmoj formis en miaj okuloj kaj strange, subite, mi longe ploregis.

La sentoj kaj imagaĵoj, kiuj bildigis al mi, multe poste daŭris fali sur paperon. Ili naĝis el la maron de larmoj, kiuj elĉerpiĝis ĉiufoje mi aŭskultis tiun kanton. Ĉi poemo estas la formo, al kiu ili eventuale solidiĝis.


Koro mia vokas al mondo,
Kiun ĝi ne eĉ konas,
Sed al kiu ĝi jam konas kun intimeco,
Kiun nur amantoj sentas al unu la alia.

Mondo kiu restas tuj ekster la vualo,
Kie mi povas nur eksenti ĝin,
Penante trarigardi la vualon,
Mi sole apenaŭ povas aŭdi la ridojn kaj sonojn de senkulpeco.

Mia koro kiel fero al magneton estas tirata
al ĝi, al la vualo tra kiu la mondo vivas, tiel
proksime, ke oni povus tuŝi ĝin,
sed tiel for de miaj fingroj.

La sentoj elkrias, kun lacecego.
La animo ploregas ĝis ĝi endormiĝas.
Jen la interkonsento, ĝis finfine ĝi ripozos,
kaj trapasos la vualon, hejmen.

(Baze de la kanto: Árbakkinn de Olafur Arnalds - Insulaj Kantoj)

Jen la albuma artaĵo.

Popularaj Blogeroj