La Printempa Esperanto-Renkontiĝo (PER) kaj kiel tiaj eventoj pelos la movadon antaŭen

PER 2024 estis treega sukceso kaj mi ĝojas, ke mi povis sperti tiun intiman semajnfinon!

Tre ofte kiam Esperantistoj renkontiĝas, aŭ temas pri loka grupo dum unu-du horo(j) aŭ temas pri tre granda kongreso. PER tamen estas aparta ĉar

jen malgranda semajnfina sesio en montaro en belega norda Norda-Karolino. Ni povis multe pli profunde koniĝi kun unu la aliaj. Dum nia tempo kune, ni praktikis Esperanton per la lernado de nia bela historio kaj kulturo. Ni ankaŭ ekzercis nian paroladon, prononcadon, kaj imagojn per prelegetoj, ekskurso, kunmanĝado ĉirkaŭ unu granda tablo, kaj la distra nokto. Ni ĉiuj, malgraŭ la gamo de niveloj de parolantoj/sperto kun la verda lingvo, sentis nin komfortaj por interkonatiĝi kaj paroli pri niaj vivoj, fonoj, kaj nuntempaj klopodoj. Kelkaj el ni ankaŭ preparis antaŭe prelegetojn pri temoj, pri kiuj ni interesiĝas aŭ okupiĝas kiel ĉevaletoj. Unu el la PER-anoj eĉ portis sian infanon kun ŝi por mergi lin en la etoso!

Mi faris prelegeton pri la Taroko kaj mi deklamis kaj poemon kaj noveleton. Malgraŭ mi estis tre nervoza, mi ĝojas, pri mia partoprenado kaj mem mergado en la sperto. Mi amas Esperanton, ĉi tiun komonumon, kaj la tutan ideon malantaŭ la movado. Espereble mi povos daŭri plibonigi ĝin per miaj diversaj klopodoj kaj belartaj kontribuoj.

Laste antaŭ ol ni disiĝis kaj veturis reen al niaj 'realaj vivoj', ni partoprenis viglan diskuton pri la estonteco de eventoj kiel PER. Sube vi trovos mian menso-mapon pri tiaj eventoj kaj kiel ni eble povus okazigi pli da ili. Ni ĉiuj konsentis, ke la pli intimaj, semajnfino-daŭraj eventoj verŝajne estus pli allogitaj por komencantoj, introvertoj, kaj iu ajn kiu ŝatas vere konekti kun aliaj partoprenantoj. Ne miskomprenus min: mi estas grandega subtenanto/fano de grandaj okazaĵoj kiel Landaj Kongresoj aŭ la Universala Kongreso. Dum mi partoprenis UK-2023, mi vere sentiĝis kvazaŭ mi eniris en Esperantujon mem. Sed ankaŭ mi estas introverto kaj ĉi-jare mi ne povas partopreni tiajn aliajn grandajn (kaj multekostajn) eventojn. Ĉi tiaj pli lokaj, pli signifo-plenaj eventoj povus nur aldoni al la sperto de Esperantistoj kaj utili por la kreskado de nia komunumo. La grupo elpensis plurajn ideojn kaj pripensaĵojn por cerbumi, ĉu per lokaj komisionoj aŭ per Esperanto-USA. Estus eĉ plibone se la landa organizo povus helpi instigi aŭ almenaŭ subteni/konigi kadron kiu temos pri kiel okazigi tiajn malgrandajn, regionajn semajnfinojn tra la jaro. Se vi havas pliajn ideojn aŭ sugestojn, bv sendi al mi mesaĝon per la ligilo ĉe la subo de ĉi tiu blogero.

En januaro mi anoncis, ke la blogo havus pli belartan temon ĉi-jare, sed fakte dum monato (pli-malpli) mi verkis nek poemon nek prozon! Mi lasos vin kun ĉi tiu hajko inspirita per PER, sed mi promesas restarti miajn belartajn klopodojn baldaŭ 🤓

Sakŝalmo himnas,
dancas la akvofalo,
ĉirkaŭas La Verd'

Nu...eble unu pli, ankaŭ omaĝe al PER...

Novaj ridetoj
malkaŝas siajn korojn
iĝas komunum'

Jen foto de mi kaj parto de la grupo dum mi deklamas noveleton dum the distra nokto. Pluraj PER-anoj faris ion interesa tiu nokto kaj mi miris pri la diversaj talentoj en tiu malgranda domo!




Ĉu vi ŝatas ĉi tiun blogeron aŭ volas dividi retrokuplojn? Bv sendi retmesaĝon al mi.

Popularaj Blogeroj