4-julio festotago dum KOVIM-19 epoko

Ĉi-jare mi tute atendis pasigi la festotagon de 4-julio tute malsame ol mi tion faris.

La tutmonda pandemio, Kronviruso, kaj la malsano KOVIM-19, tute ŝanĝis la mondon.

La pandemio komenciĝis je decembro 2019, kvankam ĝi ekŝanĝis la tutan mondon je januaro 2020. Usone, la problemo tre rapide disvastiĝas ekde marto. Nun estas somero kaj homoj ne plu sekvas la konsilojn nek de la registaro nek de la ĉefoj de sano. Ili nur volas festi kaj pasigi tempon kune, ekstere sub la suno. Mi ne kulpigas ilin por voli fari tion, sed tiuj agadoj akcelas la disvastiĝon de la viruso. Oni konsilas al ĉiuj surmeti vizaĝomaskojn, ĉar ili antaŭmalhelpas la disvastiĝon de la viruso, sed pluraj homoj sentiĝas kiel surmeti ilin forprenas sian liberecon. Ho ve... 

Laŭ mi, oni devus simple sekvi la konsilojn de la registaro, sed ankaŭ ili ne konsentas pri la rimedoj por kontraŭbatali la viruson. La prezidanto tute ignoras la problemon kaj eĉ lastatempe diris al la lando, ke la viruso malaperos iutage...sed reale, ĝi vaste infektas pli kaj pli homojn...

Centre de la problemo estas konflikto inter publika saneco kaj la ekonomio. Dum aprilo kaj la plimulto de majo, la registaro baris plurajn negocojn funkcii por espereble halti la viruson, sed tio ne tute sukcesis kaj pluraj personoj perdis sian laboron. La registaro ne povas havigi al ili sufiĉan monon vivteni por ĉiam. Do la registaro provis malrapide remalfermi la ekonomion, sed la homoj jam tro suferis resti hejme dum 2 monatoj. Ili krevis el siajn domojn en la someron. 

Do...4-julio...mi planis pasigi la festotagon kun Andreo k Logano en Orlando, sed ĝi estas tro danĝera vojaĝi tien, do ni lastatempe nuligis la planojn. Almenaŭ pluraj de miaj amikoj ankaŭ devis nuligi planojn kaj ni ĉiuj pasigis la longan semajnfinon kune. La vetero estis perfekta...mi kuŝis subsune dum kelkaj horoj antaŭ mi kuniĝis kun Ĵefo k Ĵefrio por iri ĉe Ĵoo k Eriko. Ni vespermanĝis kaj ludis eksterajn ludojn kun aliaj amikoj. 

Al mi mankas miaj amikoj, familio, k Patriĉjo...sed almenaŭ en Ŝarlot' mi jam konstruis bonajn rilatojn por kune travivi tiajn ĉi tre defiajn tempojn...

Jen foto de mi dum ĉi tiu festotago.

Popularaj Blogeroj