Rigardante la pozitivajn

Dum la kronvirusa epoko, oni facile povas fali en depremitan staton...

...ĉar ŝajnas, ke ĉiam okazas ĉagrenaj aferoj, kiel interrompoj de planoj aŭ vojaĝoj.

Jam delonge mi legas Tarokajn kartojn. Jam de pluraj monatoj, certe longe antaŭ kronviruso, mi ĉiutage faras legadon, kiu temas pri mia tago. Hodiaŭ mi prenis du kartojn: la unua temas pri la situacio, kiu okazos dum la tago, kiun mi devas serĉi/esti konscia. La dua temas pri kion mi devos fari por trakti tiun situacion. Mi prenis la renversitan 6 de Bastonoj kaj la renversitan Radon de Fortuno.  

Simple: la legado temas pri kiam mi trovas min sentante kiel mi estas venkita kaj ne povas antaŭeniri, mi devus memori, ke la Rado daŭras turniĝi. Mi devas tenadi al ĝi kiam mi estas sur la fundo, sed dume, mi devus ĉirkaŭrigardi min por memori la bonaĵojn en mia vivo.

Post longa, ĉagrena konversacio kun mia familio, kiu temis pri ŝanĝoj kaj aliaj defioj afliktante niajn planojn kuniĝi kaj festi la naskiĝtagon de mia panjo, mi konstatis, ke mi sentiĝis tiele! Mi decidis supreniri kaj ripozi sur la tegmento de mia apartamentokonstruaĵo. Tie estas ĵardeno kaj naĝejo, kiujn la loĝantoj povas ĝui eĉ dum ĉi tiaj defiaj tempoj. Mi ĉiam sentiĝas plibone kiam mi sentas la sunon sur mia haŭto kaj tiu loko estas al mi la plej bona al iri por ripozi/disiĝi de la mondo. Ankaŭ estas bela vido de la urbo havebla tie. 

Mi trovis tablon, malpakis iom da trinkaĵoj kaj mian tabulkomputilon, kaj mi eniris alian mondon de muziko kaj legado. Post iom da tempo, la kanto "Up on the Roof" ("Sur La Tegmento") de The Drifters (angla Vikipedio paĝo) ekludis per la interreta radio. Mi ridetis, kaj konstatis, ke eĉ dum tre defiaj tempoj, oni povas trovi iom da pozitiveco...   

Jen foto de mi ripozante en la tegmenta ĵardeno de mia apartamentokonstruaĵo.



Jen la muzikvideo de "Up On the Roof" de "The Drifters".


Popularaj Blogeroj