Mia lastatempa ĉevaleto

Lastatempe mi volis komenci novan ŝatokupon

Temas pri Instagramokonto kie mi povas montri mian Taroko-kapablon!

Mia normala Instagramokonto temas pri diversaj aferoj de mia vivo. Alivorte ĝi ne havas temon aŭ direkton. Haha. Mi simple ŝatas foti aferojn kaj esti kreema. Ĉiaokaze ĝi espereble montras iomete de mia vivo. 

Sed, lastatempe mi volis fari ion, kio havas pli da mesaĝo. Mi ankaŭ volis miksi Esperanton kun Taroko. Antaŭ kelkaj jaroj mi skribis blogeron, kiu temas pri mia Taroko-vivo. Mi neniam legis pri aŭ vidis alian Esperantiston kiu praktikas Tarokon (kompreneble kelkaj el ili devas ekzisti). Eble aliaj homoj legos ĉi tiun blogeron aŭ vidos la Instagramokonton kaj ni povos priparoli ĝin kune. Tamen, ankaŭ eblas, ke aliaj esperantistoj ĝuos ilin kaj ĉiuj ni povos lerni pli pri kaj Taroko kaj Esperanto. Mi ŝatus kreski la korpon de verkoj esperantaj kiuj temas pri Taroko. Feliĉe jam ekzistas paĝo ĉe Vikipedio pri la temo. 

La plej malfacila parto de krei novan Instagramokonton estas kiel reklami ĝin kaj altiri homojn aboni ĝin. Mi scias, ke mi devas krei enhavaĵojn de diversaj tipoj...ĝis nun mi nur afiŝis kelkajn bildojn kun legadoj. Mi komencos krei "rakontojn" pri kartoj, mikrolegadoj kaj kartaroj. Mi ankaŭ volas krei filmetojn do abonantoj povas ankaŭ aŭdi min paroli Esperanton dum mi montras la kartojn. 

Espereble homoj ŝatos la Instagramokonton...sed eĉ pli espereble mi ĝuos la praktikadon de kaj Esperanto kaj Taroko!

Jen foto de lastatempa legado. Se vi ŝatus legi pli pri ĝi, alklaku ĉi tie kaj abonu al la konto 🙃



Popularaj Blogeroj