Reflektoj, kiuj temas pri ŝanĝo
Je kelkaj matenoj lastatempe, mi vekiĝis kaj ne sciis, kie/kiam mi estas.
Mi memoras vivon, kiun mi vivis nur antaŭ kelkaj monatoj, sed ĝi jam estas stranga al mi.
Fejsbuko memorigis min pri okazaĵoj, kiuj okazis antaŭ unu jaro. Unu jaro!? Kiel tio eblas? Antaŭ unu jaro mi ne eĉ imagis mian nunan vivon. Ŝarlot'? Ĉu tio simple estas urbo en kiu oni trovas flughavenon? Labori ĉe banko? Mi estas industria homo. Ĉi tiuj aferoj tute ne taŭgas al mi, mi dirintus. Sed...jen mia vivo...!
Kelkfoje mi eĉ kredas, ke Detrojto mankas al mi! Mi neniam amis loĝi tie, sed mi akceptis tiun vivon ĉar ĝi enhavis atendantan nivelon da doloro kaj malĝojo (tio sonas freneza, ĉu ne???). En Ŝarlot' mi estas tiel kontenta...mirinde kontenta! Mi sentiĝas, kiel mi vekiĝis de terura premsonĝo...unu kiun mi vivis dum pluraj jaroj.
Tiu ĉi poemo memorigas min pri tiu vekiĝo...vekiĝo tiu, kiun mi ankoraŭ povas senti... lastatempe dum tiuj fruaj momentoj de la mateno...
Nebulo ŝvebas frumatene,
De ĝi formoj alproksimiĝas,
Mi vekiĝas de eterna sonĝo.