Unua esperanta poemo
La alian tagon, mi subite ekverkis mian unuan esperantan poemon.
Mi estis inspirita per kaj multe da aferoj, kiuj nun okazas en mia vivo,
kaj la belega sunsubiro, kiun mi rigardis tra la fenestro en mia domoficejo. La koloroj estis mirindaj kaj la nuboj ŝajnis fuĝi el la urbo, kvazaŭ la mallumo ĉasis ilin en la nokton.La suba foto estis farita tiunokte...jen la poemo kaj la vidaĵo, kiu inspiris ĝin...
Kaj tiam, ĉiuj el la zorgoj de la tago malaperis
en brile kolora, ĉiela flamo.
Venis la nokto, ne terure sed ekscitite,
kun promesoj pri nova espero,
post kiam la suno
reregos la tagon.
Ho, Matĉjo, tio estas bela bildo de la vespera ĉielo
ReplyDeleteDankon Patriĉjo!
DeleteBona komenco por poeto esperantista...
ReplyDeleteDankon amiko!!
Delete