Miaj unuaj spertoj temas pri la legado de esperantistaj libroj

Laŭ mi, la lernado de lingvoj okazas en tri paŝoj:

La unua estas la legado, poste la skribado, kaj tiam la parolado...

Sed tiuj paŝoj ne necese komenciĝas kaj finiĝas sinsekve, kaj miaopinie, la legado verŝajne proponas la plej grandan ŝancon lerni plurajn novajn vortojn! 

La unua libro, kiun mi legis enhavis plurajn malnovajn rakontojn el Ĉinio. Tiuj rakontoj ne estis tre malfacile por legi, sed por la komencanto, ili enhavis plurajn temojn pri kiel homoj vivis, kaj pri aventuroj en tiu, tre fora lando. La sekvaj du libroj, kiujn mi legis, estis poeziaj libroj. Mi rapide lernis, ke tiaj libroj estas tre defiaj por komencantoj! Mi jam legis plurajn anglajn poeziajn librojn, kaj mi ŝatas verki poemojn. Mi kredis, ke pro tiuj aferoj, ili estis iomete pli facilaj kompreni, sed eĉ malgraŭ ĉio, mi miris pri kiel kolora kaj belega estas Esperanto! Tiel grandaj kaj klaraj bildiĝas la konceptoj per la vortoj de la internacia lingvo! 

Nuntempe mi legas "Morto de Artisto" verkita de Anna Löwenstein. Mi konfesas: mi ne rimarkis la nombron de paĝoj, kiujn ĝi enhavas antaŭ ol mi aĉetis ĝin...kaj eble mi ne aĉetus ĝin se mi tiam scius tion...sed, mi estas tre feliĉa, ke mi ja ĝin faris! Mi ege ĝuas ĉi rakonton! Temas pri antikva Romo kaj la artista imperiestro, Nerono Cezaro. La rakonto estas dirita de la vidpunkto de Prokulpio, ekssklavo kaj bona amiko de Nerono. Dum mi verkas ĉi tion, mi estas komenconta la 7-an (el 8) parton...mi tre antaŭĝojas pri la finado de ĝi kaj komencado de alia libro (verŝajne mi komencos "Paradizo Ŝtelita"n, kiu estis verkita de Trevor Steele).

Konsiloj por aliaj komencantoj: simple komencu la legadon de libro! Jes vi bezonos vortaron, kaj vi eble tre ofte kontrolos ĝin, sed tiu estas la lernada procezo! Ĝuu kaj la procezon, kaj la rakonton...ĝi plifaciliĝos!

Jen la esperantaj libroj, kiujn mi aŭ jam legis aŭ planas baldaŭ legi!

Popularaj Blogeroj