Esperanta menso

Ĉu aliaj personoj ĉie aŭdas Esperanton?

Post kiam mi eklernis Esperanton en 2017, mi ekrimarkis, ke mia cerbo penas traduki konversaciojn 

de aliaj personoj en Esperanton. Ankaŭ mi imagas, ke ĉiuj parolas Esperanton kaj mi havas imagajn konversaciojn kun personoj ĉie, esperante 🤣

Unue, mi kredis, ke tio ĉi estis simple amuzaĵo, sed mi tiam konstatis, ke eĉ se mi ne sciis kiel tute traduki tiujn konversaciojn, mi estis memoranta apartajn vortojn por poste serĉi en la vortaro. Tiel, mi lernis multajn vortojn kaj ekzercis min pri la lingvo ĉie, ĉiam. 

La legado, skribado, kaj parolado ĉiuj estas gravaj manieroj ekzerci sin, sed ankaŭ la pensado estas tre bona kaj konvena maniero plibonigi oniajn lertojn! Vi povas fari tion ĉie, kaj se vi havas utilan (eble bitan) vortaron enpoŝe, vi baldaŭ konstatos, ke vi jam lernis ĉiujn la komunajn, ĉiutaga-vivajn vortojn.

Mi ege konsilas al vi, tion provi! 

Popularaj Blogeroj