Poemo: Ĉielarko


Ĉu vi iam rimarkis, ke ĉielarko ĉiam ridetigas vin, malgraŭ ĉio alia, kiu okazas en via vivo?

La magio de ĉi tiu mirinda fenomeno senĉese ensorĉas min...

Pasintsemajne, ĝi multe kaj forte pluvis ĉiunokte. Eĉ kelkfoje ni perdis elektrikon dum kelkaj horoj. Mi kutime ŝatas tiajn ĉi fulmtondrojn, sed mi restas hejme kaj vivas sola, aparte dum la tutmonda kronvirusa krizo, do la ŝtormoj iomete timigis aŭ almenaŭ maltrankviligis min.

Unu nokto, post kiam la ŝtormo nur komenciĝis elverŝi tunon da akvo sur ni, la pluvo haltiĝis kaj la ĉielarko, kiu estas montrita en la supra foto, ekaperis. Tiumomente mi ridetis kaj rapidis por ekpreni mian fotilon por preni kelkajn fotojn. Mi ŝatas kapti la bildon de ĉielarkoj ĉar oni ne povas fari tion ĉiutage (nu, krom se oni artefarite faras unu, sed tio ne estas la sama 😊). Mi bedaŭras, ke mi ne atendis dum iom da tempo, ĉar iomete poste la belaĵo estis eĉ pli brila. Sed, fakte ĉi tiu foto kaptas la belecon de ĝi, kaj ĝi enĝojigis min dum la ŝtorma, aliflanke malhelega nokto...

Bataĉego, ĉeno da pafoj
Timo ŝvebas
Ĉielarko ekĉirkaŭas la mondon

Jen (supre) foto de la ĉielarko, kiu aperis dum ŝtormo antaŭ nelonge.

Popularaj Blogeroj