Feliĉan Kristnaskon 2020!

Malgraŭ Kristnasko komencis kiel religia feriotago, multe da homoj ĉirkaŭ la mondo nuntempe celebras ĝin.

Aparte dum jaroj kiel 2020, homoj bezonas kialojn celebri la pozitivajn flankojn de siaj vivoj. 

Por multaj homoj ĉi-jare, eĉ Kristnasko suferos komparite al pasintaj ferioj. Verŝajne multe da familioj bezonas aĉeti kaj interŝanĝi malpli donacojn ol lastajare aŭ verŝajne familioj ne povas kuniĝi same kiel normalaj jaroj. Eble, tamen, ĉi-jare homoj trovos pli bonajn manierojn igi la feriotagon speciala. 

Unu temo de 2020, laŭ nur mi, estas trovi manierojn igi specialajn okazojn specialaj. Oni ne bezonas grandegajn festojn aŭ kuniĝojn por bone celebri naskiĝtagojn, datrevenojn, aŭ feriotagojn. Oni nur bezonas krei etoson de feliĉo, familio, surpresoj, kaj iom da magio. Frukvarantene, unu el miaj dungitoj diris al mi, ke li celebru la naskiĝtagon de sia plej juna filino. Li lamentis, ke ili ne povus gasti grandan feston ĉe festoloko por ŝi kaj ŝiaj amikoj. Mi konsilis al li, ke ŝi ankoraŭ memoru la tagon kaj li nur devis trovi metodon krei bonan memoron male al malĝojan. Li diris, ke ili festis nur kun sia familio, sed en parko kun ludoj kaj bona torto. Ŝi fakte amis la feston kaj hodiaŭ havas bonan memoron de tiu tago. 

Ankaŭ mi celebris mejloŝtonan naskiĝtagon ĉi-jare. Mi ekafliktiĝis pro la okazo, ĉar la tutmonda malsano daŭris disvasitiĝi, kaj la planoj, kiujn miaj amikoj/familianoj kaj mi jam planis ne povus okazi. Bonŝance, miaj amikoj lokalaj volonte gastis malgrandan feston (ekstere kaj kadre de la iamaj sanaj limigoj) por mi. La festo mem estis treege speciala kaj mi havas tre bonan memoron de tiu nokto kun la homoj kiuj amas min, kaj kiujn ankaŭ mi amas.   

Baldaŭ 2021 krepuskos sur la mondon...du vakcinoj jam pretiĝis kaj disvastiĝas Usone.  Verŝajne/espereble antaŭ nelonge vivo renormaliĝos. Mi anticipas, ke la tuta mondo festos tiam, kiam la kronviruso malvenkiĝos kaj malaperos. Tiutempe ĉiuj ni celebros novan epokon kaj ni povos fokusi pri la reboniĝo kaj refortiĝo de la mondo, ekonomio, ktp. Ĝis tiam, tenadu vian esperon...kaj portu maskon! :) 

Jen nia bela kristnaska arbo...Ni sukcesis interŝanĝi imponan, sed ne troan, sumon da kristnaskaj donacoj.  



Popularaj Blogeroj