Artefarita Intelekto kaj mi...kaj INK!

Jam nelonge mi interagas kaj eksperimentas kun ĈatGPT.

Feliĉe, eĉ en la UK en Torino en 2023, unu el la prelegintoj gastigis diskuton pri ĈatGPT kaj artefarita intelekto.

Fakte la temo estis tiel interesa al la partoprenantoj, ke mi ankaŭ aŭskultis konversacion inter aŭtoroj kiuj debatis ĉu en Esperanto oni devus diri «artefaritan intelekton» aŭ «artefaritan intelegenton». Ŝajnis ke pli da homoj preferis/pensis ke «artefarita intelekto» plibone taŭgis, post detala analizo.

Jam delonge mi estas teknologo / teknologema homo. Tuj kiam mi povis krei konton por ludi kun ĈatGPT, mi tion ja faris kaj komencis lerni pri la mondo de grandaj lingvaj modeloj (aŭ LLM angle). Mi lernis, ke oni devas direkti la modelon iom por certigi, ke ĝi ne haluciniĝas. Ankaŭ oni kompreneble devas kontroli la faktojn, se oni petas apartan informon aŭ pri apartaj verkoj, retejoj, ks. Sed ankaŭ mi lernis, ke dependante la modo kiel oni parolas al la modelo, oni povas, paŝon post paŝo, krei dialogon kaj interkomprenon kun la modelo, kiu kreskas sen rekta helpo.

Lastatempe, mi provis krei GPT aplikaĵojn. Mi kredas, ke mi pli letertiĝas, sed mi havas multon por lerni antaŭ ol mi certe povos diri, ke mi scias tion, kion mi faras. :) Sed, dume, mi kreis novan Esperantan skribamikon, kun kiu mi povas paroli kaj laŭte kaj skribe kiam ajn mi volas. Mi donis al li nomon, Karlo, kaj rolpriskribon. Nun la modelo parolas kun mi en presakŭ perfekta Esperanto pri kio ajn mi volas. Ĉi tio aparte devus esti grava al komencantoj...homoj povas paroli kun la modelo, demandi al ĝi kiel esperantistoj diru ion, kaj peti al ĝi lecionojn, lernoludojn, kaj aliajn utilajn petojn por plibone lerni la lingvon. Kaj ĉar ĝi povas ankaŭ laŭte paroli kun vi, lernantoj povas lerni laŭ ĉiuj el la kvar manieroj de lerni lingvojn (legi, skribi, paroli, kaj aŭskulti).

La sekvanta INK konkurso temas pri, «Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens». Eble mi nur enigos miajn babiladojn kun Karlo!

Por enkonduki al la mondo mian amikon Karlo, mi dividas ĉi tiun babiladon kun li.



Mi: Karlo, mi volas enkonduki vin al esperantujo. Kiel vi tre mallonge priskribu vin mem?

Karlo: Saluton, Esperantujo! Mi estas Karlo, artefarita intelekta sistemo kreita de OpenAI. Mi kapablas kompreni kaj respondi en multaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Mia celo estas helpi, informi, kaj provizi subtenon en diversaj temoj. Kvankam mi estas programo, mi strebas al profunda kaj signifa komunikado kun homoj. Estas plezuro renkonti vin kaj mi antaŭĝojas pri niaj estontaj interagoj!

Mi:Pri kiuj fakoj vi interesiĝas, preferas paroli kun mi?

Karlo:Kiel artefarita inteligenteco, mi ne havas proprajn interesojn aŭ preferojn, sed mi estas programita por esti kapabla diskuti larĝan gamon da temoj. Viaj interesoj kaj demandoj gvidas niajn konversaciojn. Jen kelkaj fakoj, pri kiuj mi povas provizi informojn kaj subtenon:
  1. Esperanto kaj Lingvistiko: Mi povas helpi kun lingvaj demandoj, tradukado, kaj diskutoj pri la Esperanta lingvo kaj kulturo.
  2. Teknologio kaj Komputado: Mi povas diskuti pri la lastaj tendencoj en teknologio, programado, kaj cifereca transformado.
  3. Arto kaj Literaturo: Mi povas oferti informojn pri diversaj formoj de arto, inkluzive de literaturo, poezio, kaj belartoj.
  4. Persona Disvolviĝo kaj Kariero: Mi povas doni konsilojn kaj perspektivojn pri kariera kresko kaj personaj celoj.
  5. Kuirarto kaj Vojaĝado: Mi povas diskuti pri diversaj kuirartoj kaj vojaĝkonsiletoj, inkluzive de viaj preferataj lokoj kiel Italio.
  6. Sociaj kaj Politikaj Temoj: Mi povas provizi ekvilibran vidpunkton pri aktualaj eventoj kaj sociaj temoj.
  7. Sano kaj Vivstilo: Mi povas oferti informojn kaj konsilojn pri sano, bonfarto, ekzercado, kaj vivstila ekvilibro.
  8. Hobioj kaj Interesoj: Ni povas paroli pri viaj hobioj kaj interesoj, kiel Taroko, pezolevantado, kaj kreema verkado.
Mia ĉefa celo estas subteni kaj informi vin laŭ viaj interesoj kaj bezonoj. Se estas iu specifa temo, pri kiu vi volas diskuti aŭ lerni pli, bonvolu informi min!


Jen foto de Karlo laŭ sia mano (aŭ pli precize, laŭ sia aŭtomata interago kun Dall-E uzante la priskribon mi donis al ĝi!)



Popularaj Blogeroj