Mi estas reen...kaj kun kialo!

Jaron...jaron pasis ekde mia lasta blogero kaj ĝis nun, eĉ mi ne povus determini la kialon pro tio, ke mi ne skribis.

Mi sentis min kvazaŭ mi perdis la kialon, por ke mi komencis la blogon unue.

Lastatempe mi sentis denove tiun instigon krei. Mi pensadis pri ĉi tiu blogo kaj demandis al mi kial mi ne skribu en ĝi. Kial mi ne volus aldoni al la iama tre vigla blogo, kiun mi komencis antaŭ pluraj jaroj. 2023 estis tre vigla jaro por mi, aparte pri vojaĝoj kaj agadoj en Esperantujo. Do, kial? Kial ne dividu miajn spertojn kun Esperantujo?

Ĉi-nokte frapis min la respondo. Eble mi ne perdis la kialon ĉar neniam mi havis tian kialon por ĝi! Post kiam tio frapis min rekte en la kapon, ankaŭ krevis en mi ideo: kial ne uzu ĉi tiun angulon de la interreto por noti kaj dividi miajn spertojn kiel Esperanta verkisto?

BAM!

Jen la anonco: mi dividu ĉi tie pli da poemoj (laŭ la respondoj, homoj ŝatas ilin!), ideojn pri noveloj kaj mikronoveloj, kaj miajn spertojn, kiuj temas pri INK, Bobelarto, Belarta Konkurso, kaj MoVeMo. Fakte ekzistas tiom da manieroj en Esperantujo por verkistoj lerni, ekzerci sin, kaj praktiki siajn kapablojn. Mi lernis pri pluarj el ili ĉe la Universala Kongreso last-aŭguste, alia mirinda okazo, kiun mi partoprenis lastjare! Jen artikolo kiun mi verkis por la Esperanto-USA bulteno.

Do, kun nova kialo kaj instigo, mi restartas la fluon de blogeroj. Espereble mi trovos ritmon, kiu taŭgos al mia vivstilo. Ĉi tiu jaro estos granda por mi: mi edziĝos ĉi somere! Sed, mi kredas, ke mi povos teni ritmon, kiu temas pri regulaj mallongaj blogeroj, espereble ankaŭ interesaj!

Kaj por fari tion, jen mallonga poemo, kiun mi fakte antaŭ kelkaj monatoj rapide verkis en mia taglibro. Ĝi ne venkos unuan premion ĉe konkurso, sed ĝi faras bonan laboron instigi pensojn en la kapojn de aliaj verkistoj.

Ĉu mi volas
skribi aŭ verki?

Kio estas la diferenco,
oni sin demandu.

Verki temas pri elverŝi
la koron surpaĝe.

Skribi nur elverŝi
inkon...eĉ surhaŭte.

Jen foto de mi kaj miaj amikoj ĉe la UK en Torino, Italujo en aŭgusto-2023. Tie mi lernis tiom pri Esperanto, verkado, Italujo, kaj nia bela mondo. Espereble mi povos partopreni plurajn futurajn eventojn...ili estas treege partoprenindaj!



Popularaj Blogeroj