Plej bezonata ĝisdatigo de mia blogo...kun la helpo de ĈatGPT!

Antaŭlonge mi kreis ĉi tiun blogon ĉe Blogger, la blog-sistemo de Guglo.

Eĉ kvankam mi fakte kreis alian blogon antaŭ eĉ pli da jaroj, ĉi tio estis multe pli granda projekto,

pri kio mi ege fieris. Kompreneble temas pri mia unua Esperanto-blogo, sed ankaŭ mi pasigis tiom da tempo krei la ŝablonon de ĝi. Malgraŭ Blogger ne estas la plej populara blog-sistemo, kompreneble Vortpremo temas pri la plej bona sistemo, probable, sed mi jam konis la platformon, kaj mi taksis ĝin sufiĉe por miaj tre malspecifaj devigoj.

Post pluraj jaroj, tamen, mi kredis, ke mi ŝatus agordi novan ŝablonon por plibonigi la fasadon de gi...igi la fasadon aspekti pli profesia. Post pluraj noktoj da laboro, mi kredas, ke ĝi ja aspektas multe plibone kaj plifreŝe!  Mi ŝanĝis la kolorojn, stilon de blokcitaĵoj kaj ĉefliteroj, kaj mi ĝisdatigis plurajn liniojn de la programaro mem.  Mi eĉ aldonis mian novan monogramon kaj uzis Ĝavoskripton por anstataŭigi anglajn vortojn, kiujn mi ne povis simple ŝanĝi en la programaro. 

Mi ege baraktis kontraŭ la platformo dum pluraj okazoj. Fakte, por traduki kelkajn etikedojn, mi serĉadis multegajn liniojn da kodo kaj provadis ŝanĝi parton, savi, refreŝigi la retumilon, frustriĝi ĉar mi rompis ion, kaj restaŭri ĉion por denove provi trovi la kodon por ŝanĝi.  

Tiam, frapis al mi la ideo, ke ĈatGPT povas esti utila por sugesti aŭ instrui min pri kiel mi povus fari tion, kion mi malsukcesis fari! Mi elŝutis la programaron de mia blogo kaj alŝutis ĝin en ĈatGPT. Tiam mi petis, ke ĝi analizi la kodon kaj respondi al pluraj el miaj demandoj.  Ĝi bone sugestis pluarjn manierojn fari tion, kion mi volis kaj ankaŭ kreis rimedojn por ke mi povus provi multajn solvojn por fine trovi unu kiu povus funkcii. Ĝi kaj instruis min pri XML kaj pri novaj CSS metodoj por influi la platformon por fari miajn dezirojn. 

Ĉi-nokte mi ĝojas anonci, ke mi kredas, ke mi finis (por nun) ludi kun la ŝablonon kaj la kodon.  Nun mi esperas, ke mi povas nur eldoni novajn ideojn, poemojn, kaj novelojn...
...vi scias: ĉiajn aferojn, kiajn mi diris antaŭnelonge, ke mi volis nun fari ĉe la blogo. 🙃


Jen foto de parto de mia konversacio kun ĈatGPT dum mi ĝisdatigis la ŝablonon de mia blogo. Mi lernis tiom per la babilado kun ĝi. Mi forgesis, kiom mi ŝatas programi komputekojn! Mi ĉiam sentas min kvazaŭ mi kreas soĉaĵojn... 🤓




Ĉu vi ŝatas ĉi tiun blogeron aŭ volas dividi retrokuplojn? Bv sendi retmesaĝon al mi.

Popularaj Blogeroj