Pri muziko kaj ties potenco transporti min en aliajn universojn

Ĉu muziko havas tian potencon, ke ĝi povas ŝanĝi ĉion en vi?

Foje, kiam mi aŭskultas muzikon, ĝi efektive hipnotigas min.

Dum unu aparta okazo, mi aŭskultis duduk-muzikon kaj subite mi ekhavis tian deziron verki. Mi devis tuj komenci tajpi. Mi ne eĉ rigardis la paĝon...mi devis tajpadi kiel eble plej rapide. Mi ne povis ĉesi dum la muziko daŭris ludi. Mi povis vidi la rolulojn, la scenon...mi povis aŭdi ilin krii kaj plandumi trans grandegan dezerton.

Freneze mi tajpadis kvazaŭ kapti la situacion gravegis. Mi eĉ komencis plori iomete, ĉar la tuta sperto kortuŝis min...kvazaŭ tiuj roluloj meritis, ke mi rakontis siajn rakontojn al la mondo

Fakte tio okazis antaŭ pluraj jaroj...kaj hodiaŭ la fantomo de la sperto ankoraŭ hantas min fojfoje. Mi spertas la saman sencon foje kiam mi aŭskultas kortuŝan, senvortan muzikon, sed neniam mi spertis tian frapegan hipnoton, kiel tiam. Mi trovas ke mi ofte verkas miajn plej bonajn poemojn, efektive, kiam mi aŭskultas muzikon. En ĉi tiu blogo, vi rimarkos plurfoje, ke mi referencas kantojn sub (aŭ super) diversaj poemoj. Jam vi komprenas kial! Muziko havas tian potencon malkaŝi al mi tute diversan mondon...kaj dia parto de mi aktiviĝas por dokumenti al ĉi tiu mondo, ke la alia ja ekzistas.

Jen bildo desegnita per Dall-E 3. Ĝi representas la scenon de la migrantoj, provante transiri la dezerton. Fakte en mia menso la bildo estas multe pli terura, sed ĉi tiu versio almenaŭ donas la sencon de defio kaj bezono foriri el ties hejmon por trovi novan ŝancon rekomenci.


Ĉu vi ŝatas ĉi tiun blogeron aŭ volas dividi retrokuplojn? Bv sendi retmesaĝon al mi.

Popularaj Blogeroj