Urbo de Sonĝoj

Antaŭlonge mi loĝis en la urbo de Nov-Jorko (nomita «La Urbo»...ĉiam 🙃)

Fakte mi kreskis en norda Nov-Jorko ĉe bieno, sed mi sonĝis pri loĝi en granda urbo kiel La Urbo

kaj kiam la oportuno sinprezentis al mi, mi tre ekscitiĝis. Kiu ne volus loĝi en unu el la plej famaj urboj en la mondo?? Malgraŭ mi nur loĝis tie dum kvar monatoj, laŭ mia memoro, ŝajnis kvazaŭ eterno. La Urbo tre plaĉis kaj taŭgis al mi. Mi vagis tra la stratojn, la kvietajn kvartalojn kaj la turist-plenajn. Mi nur sencele promenadi, eble foti ion, eble nur observi.

Nokto ĉiam proponis aventuron al mi kaj miaj amikoj. Ni esploris, iris al trinkejo aŭ klubo, danci kaj fari memorojn. Post la labor-tago, ankaŭ ni trovis novajn restoraciojn aŭ esploris novan kvartalon. Ĉiam estis mistero aŭ nova sperto atendante nin!

Kial mi diras ĉion ĉi al vi? Nu, lastatempe kanto, kiu ĉiam memorigas min pri La Urbo hazarde komenciĝis je mia kantolisto ĉe Jutubo. Mia menso eksaltis en memorojn de la vesperoj, post kiam mi finiĝus labori kaj ekiris sur la stratojn. La suno pendis malalte en la ĉielo kaj siaj radioj kaskadiĝis tra la grandajn konstruaĵojn. Mi sentiĝis kvazaŭ io ajn estis ebla en tiu momento...en tiu urbo. Neniu sciis tion, kio okazus tiunokte. Ni nur sciis, ke ni volis eltrovi ĝin kaj havi alian grandan aventruon en La Urbo.

Jen eta rakonto...rakontero?...kiu venis al mia menso dum mi denove aŭskultis la kanton.

Libere!

Ĵono elpaŝis el la konstruaĵegon, kie li jam pasis dek-unu horojn laboradi. La suno brilis siajn lastajn radiojn dum La Urbo bruis per aŭtoj, hupoj, kaj la sonoj de pluraj homoj parolante. «Mi ŝategas tiun senton de energio, kiu tiklas min kiam ajn mi estas sur la stratoj de ĉi tiu urbo!» pensis Ĵono al si mem.

Li ekkomencis promeni en la homamason. Hazarde li elektis stratojn, piedirante metroon, sed ne laŭ la kutima vojo. Ĉi vespere li povus senti la elektron en la aero kaj li nur sciis, ke io okazus. Li nur devis trovi ĝin, kvazaŭ li ĉasis sovaĝan beston tra la arbaro de fero, ŝtalo, kaj cemento. Li rapidis, kvazaŭ la rivero de homoj pelis lin antaŭen. Dekstren, antaŭen, maldekstren, unu dombloko for kaj trans la straton, denove dekstren...liaj ŝuoj sonis «klak, klak, klak, klak» pli kaj pli rapide. Li preskaŭ povus tuŝi la energion.

«PEP! PEP! PEP!» lia saĝtelefono ekviviĝis per sonoj kaj vibrado. «Ha!! Ĉi tio estas la momento, kiun mi atendis! La teksto kiu liveros al mi informon pri la ĉi-nokta aventuro. Mi antaŭĝojegas komenci la nokton...

HO FEK!» kriis Ĵono post kiam li elprenis la saĝtelefonon el sian jako-poŝon. Li rigardadis la ekranon, la buŝo pli-kaj-pli faŭkiĝis. Ĉi tio ne estas la informo, kion li atendis aŭ volis vidi. Neniam, sed aparte vendrede nokton! Ĉi tio verŝajne povus esti la malpli bona mesaĝo, kiun li povus eĉ imagi ricevi ĝuste nun!

Lia tuta mondo ekdiseriĝis per unu mallonga mesaĝo sur unu malgranda ekrano. LA FINO JAM ALVENIS!!!

«Ĵono, estas via estro, Hanso. Mi bezonas, ke vi revenu al la oficejo dum kelkaj aldonaj horoj. Ni devas fini la teknologian eldonon ĉi nokte nun ke la firmao estas fermita por la semajnfino. Estos longa nokto, mia amiko. Hastu reen! Ni atendas vin!»


Jen foto de Dall-E, kiu, mi kredas, enhavas la sencon de la rando de planita labortago kaj neplanita, aventuro-atendanta vespero en La Urbo!


Ĉu vi ŝatas ĉi tiun blogeron aŭ volas dividi retrokuplojn? Bv sendi retmesaĝon al mi.

Popularaj Blogeroj