Mi oficiale kandidatiĝis esti estrarano de Esperanto-USA!

Antaŭlonge mi estraraniĝis ĉe neprofitcela komunuma centro en Konektikuto.

Mi ĝuis tiun/tian sperton kaj nun ke mia vivo estas iomete pli stabila, mi pripensis aliĝi al alia estraro.

Feliĉe, la estraro de Esperanto-USA serĉis kaj estraranojn kaj kasiston. Mi havas iom da sperto servi kiel kasisto. Ofte homoj evitas tiun postenon, sed mi delonge laboras kun financoj, mono, kaj ĉe grandaj entreprenoj do al mi, ĉi tiaj postenoj estas iomete amuzaj. 🤑


Dum la lastaj du monatoj, mi estis invitita observi la kunsidojn de kaj la estraro kaj la financa komitato. Mi lernis tiom kaj partoprenis kelkajn gravajn kaj bonajn konversaciojn. Mi estas ekscitita per la movado kiun subtenas kaj gvidas E-USA. Mi ankaŭ esperas, ke mi povas esti utila pri la sukceso de la misio monda. Fakte, esti estrarano de tia organizo estus honoro al mi! Mi enamiĝis al Esperanto kaj mi volas, ke ĝi plene sukcesu kreski kaj plivastiĝi en Usono: lando en kiu pluraj lingvoj estas parolitaj, sed plejparte civitanoj nur taksas, ke la usona-angla estas la ununura lingvo kiu lernendas (aŭ eĉ lernindas). 🥲


Do, kiam vi vidas mian nomon sur la balotilo, bv alklaki ĝin por ke mi povus daŭrigi miajn klopodojn gvidi la movadon kaj nian landnivelan klubon per miaj scio kaj spertoj aparte kiuj temas pri negoco. Mi promesas, ke mia pasio estos videbla kiam ajn mi povas montri ĝin en, kaj ekster, la virtuala estraroĉambro!


Jen foto de mi ĉe la Universala Kongreso en Torino, Italujo dum la somero de 2023. Mi antaŭĝojas partopreni pli da esperantaj okazaĵoj kiel Universalaj Kongresoj, Landaj Kongresoj en Usono, Tut-Amerikaj Kongresoj de Esperanto (TAKE), ktp. Mi antaŭĝojas, fakte, partopreni la Printempa Esperanto-Renkontiĝo (PER) en Norda-Karolino aprilon 2024!




Ĉu vi ŝatas ĉi tiun blogeron aŭ volas dividi retrokuplojn? Bv sendi retmesaĝon al mi.

Popularaj Blogeroj