Ene de la sono de silento

Kiam mi estis dekkelkjarulo, kreskante surbiene en Norda Novjorkio, mi kelkfoje sentiĝis kiel mi loĝis ene de silento.

Tiutempe mi baraktis kontraŭ multaj enmensaj aferoj, ekz mi ne povis kompreni,

ke mi estas samseksemulo; kial mi neniam rilatas al la samaj aferoj de miaj fratoj, aliaj knaboj; kaj kial la koro senĉese doloras al mi, kiam mi pasigis multe da tempo sola en mia dormoĉambro. Dum pluraj fojoj, mi verkis rakontojn kaj kreis bonajn imagajn amikojn, kiuj komprenis kaj ŝatis min. Mi televidis aŭ legis, kaj pro tio, mi estis bona liceano, sed mi ne bone lernis kiel amikiĝi kun aliuloj.

Mi pasigis kelkajn somerojn laborante surbiene kun mia duonpatro kaj fratoj. Unu somero, mi estis la sola helpanto kun mia duonpatro, duonavo, kaj onklo. Mi multe lernis pri malfacila laborado; mia korpo fortiĝis; kaj mi lernis stiri traktorojn kaj efektive operacii la bienon. Dum tiu somero, kvankam, mi pasigis multege da tempo sola. Dum pluraj momentoj, mi vivis enmense, ĉirkaŭita per silento, kvazaŭ ĝi estis mia plej bona amiko. Mi koncentris miajn taskojn, sed enmense, mi vivis tutan alian vivon.  Mi imagis, kiel aliaj personoj vivas en urboj aŭ diversaj, ekzotikaj landoj.

Preskaŭ la tutan tempon mi simple spertis silenton.  Post kiam mia duonpatro malplenigus remorkon de fojno, mi havus plurajn minutojn por fini la fojnostakadon kaj ripozi. Multfoje dum tiuj ripozotempoj, mi apogiĝis sur fenestro en la fojnejo kaj mi simple aŭskultis la sonon de silento. Kaj, tio estis la ununura sono sperti tiutempe. Mi estis surbiene kun simple bovinoj kiel akompanantoj...kaj eĉ ili estis kampe, for de la garbejo. Tiumomente, mi povis imagi, kaj efektive sentiĝi, ke mi estis la ununura persono tutmonde! Neniun bruon oni povus aŭdi de ie ajn! La tuta mondo ŝajnis esti malplenita, kvazaŭ ĉiuj la aliaj personoj iel foriris de la planedo, kaj ili forgesis inkluzivi min.

Sed, tiam mi ĝin aŭdus...la sonon de traktoro, venante al la garbejon ŝarĝita kun alia fojnoamaso por mi fojnostaki...ĝis denove nur la silento ekzistus tie kun mi.

Jen foto de la garbejo, kiu enhavis la fojnejon, ĉe nia familia bieno

Popularaj Blogeroj