La vaga vivo: Belizo

Mi estas tre bonŝanca por havi multajn oportunojn vojaĝi kun mia familio

Pasint-marton kelkaj el ni unuafoje vizitis Belizon!

Mia panjo, duonpatro, plijuna frato, lia edzino, mia amiko (Patriĉjo...ankaŭ esperantisto!), kaj mi vojaĝis al Belizo. Ni renkontis unu la alian tie ĉe la flughaveno en Urbo de Belizo.  Ĉi tiu lando estas nekredeble ĉarma kaj bela. Laŭ mi, la Belizanoj estas la plej afablaj kaj cedemaj personoj, kiujn mi iam renkontis. Post ni alvenis en la landon, reuniĝis kune kun unu la alia, kaj renkontis nian ŝoforon, li kondukis nin al nia unua hotelo en la ĝangalo.

Jes! Ni gastis ĉe hotelo ene la ĝangalo!

Ni 3-nokte gastis tie. Efektive, ĉi tiu hotelo estis tre ĉarma kaj bona loko tranokti post tago de aventuroj. Ni ĉiutage partoprenis plurajn ekskursojn. Mia plej ŝatata estis aventuro dum kiu oni tramarŝadas kavernon por atingi antikvan situon, kie la antikvaj Majaaj personoj oferis manĝaĵojn, bestojn, kaj eĉ riĉajn/reĝajn personojn al la dioj por peti pluvon. La tuta sperto estis mirinda (kaj amuza!). Eble (verŝajne) mi pli verkos ion temas pri ĉi tiu aventuro... :) Maloportune, oni ne rajtas foti la kavernon, do ni ne havas ajnajn fotojn temas pri ĝi, sed la memoroj ankoraŭ estas freŝaj en mia menso!

Post 3 tagoj ĝangalaj, ni transiris la landon por atingi plaĝon en Palencia. Jen la suba foto de la mara vido el la domo en kiu ni gastis.  Tiu domo estis treege bela kaj troviĝis ĝuste apud la kariba maro. Ni 4-nokte tranoktis tie, kaj mi neniam plibone dormis. La sonoj de la maro kaj la beleco, kiu nin ĉirkaŭigis, estis perfekta medikamento por levi la animo. Dum la plaĝaj tagoj, ni ĝuis la maron, planis banlokajn seancojn, gimnastikis, kaj malstreĉiĝis!

La reveturo al la flughaveno estis sur la plej malgranda aviadilo en kiu mi iam rajdis! Ho ve! Ĝi estis iomete nervoziga, sed efektive la rajdo en ĝi havigis al ni treege belan vidon de la lando! Nur daŭris 30 minutojn la veturo tien, kaj tiam ni rapidis al niaj pordegoj por reveni hejmen.  Almenaŭ Patriĉjo kaj mi flugis sur la sama aviadilo ĝis Atlanta (eĉ se mi sidis en la unua ranga kajuto kaj li sidis pli malantaŭe 😆).

Se oni scivolas kie estus tre bona, ĉarma, amuza, kaj bela lando viziti dum ferioj, mi ege sugestas, ke oni aldonu Belizon al la listo!



Popularaj Blogeroj