Lingvoj...la atingejoj en la animon

Jam delonge lingvoj fascinas min.

Mi mirus, kiam mi aŭdis aliajn lingvojn parolite per diversaj personoj.

Mi imagus, ke mi konis alian, magian lingvon kaj, ke mi povus paroli kun bestoj, arboj, la suno, kaj la luno. Dum mi estis liceano, mi komencis la kreadon de nova, persona lingvo, kiun mi nomis "Sylba"n. Sylba pruntis kelkajn apartaĵojn de la latinaj lingvoj, sed ĝi ankaŭ pruntis gramatikajn apartaĵojn de la Klingona (la artefarita lingvo, kiun estis kreita de Marc Okrand pro la televidoserio "Star Trek"). Tio, kio estas ununura al Sylba (ĝis nun) estas la skribosistemo. Ĝi estas bela kun multaj kurvaj aspektoj. Ĝi estis kreita kun kaj beleco kaj simpleco enmense. Jen foto de frazoj, skribitaj Sylbe.

Dum pluraj sekvantaj jaroj, mi aldonis kaj ŝanĝis plurajn vortojn al ĝi. Lastatempe, post kiam mi eklernis esperanton, mi decidis reprovi aŭ ĝisdatigi Sylban aŭ krei novan, "fratinan" lingvon (verŝajne kun la sama skribosistemo, aŭ unu tre simila). Ĉi-foje, tamen, mi jam studis kelkajn gramatikajn librojn temas pri esperanto kaj pluraj aliaj lingvoj (kaj naturaj kaj artefaritaj). Iutage mi komencos tiun grandan taskon, sed dume, mi ankaŭ decidis studi plurajn lingvojn. Dum miaj instruejaj kaj universitataj tagoj, mi studis la hispanan. Dum mi loĝis en Pariso (nelonge, kaj certe ne sufiĉe longe!), mi studis la francan. Per Duolingo, bonŝance mi jam povas studi nelatinajn lingvojn kiel la greka kaj la havaja. Efektive mi unue studis la Klingonan dum mi estis liceano, sed mi lastatempe relernis ĝin pere de Duolingo. Parenteze, tiu lingvo estas defia, sed ankaŭ bela kaj esprimplena!


Ĉu lingvoj ankaŭ interesas al vi? Se vi legas ĉi tion, vi certe interesiĝis pri esperanto...kial ĝi interesas al vi?


Jen la nuna listo de lingvoj, kiujn mi studas...ĝi certe kreskos antaŭ nelonge!

Popularaj Blogeroj